El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

EUROKKA kaj Vinilkosmo trafitaj de inundo!

| 2022-01-14
Bookmark and Share

Laŭ informo diskonigita de Floréal Martorell, EUROKKA (Esperanto-Universala Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio), Vinilkosmo kaj la Studio de la Trappe en Donneville, Francio, estis trafitaj de inundo. La katastrofo komenciĝis vespere de la pasinta lundo, la 10-an de januaro, kaj la inundo atingis la oficejon, 13 el la 21 provludejoj kaj parton de la registrostudio (Studio de la Trappe). La oficejo kaj la studio estos fermitaj dum pluraj tagoj por sekigi kaj ripari materialojn. Floréal klarigis, ke rezulte de la katastrofo ne plu estas elektro nek retkonekto en la oficejo, pro tio ne eblas reagi al retmesaĝoj senditaj de samideanoj, sed la situacio baldaŭ normaliĝos. Tri tagoj antaŭ la inundo, Vinilkosmo aperigis la unuan bitalbumon de Esperanta muziko de 2022, Veko, de BaRok-projekto.





La katastrofo okazis dek jarojn post kiam Vinilkosmo estis trafita de fajrego, kiu ĝin serioze damaĝis. Vinilkosmo estas la ĉefa muzikeldonejo en Esperantujo kaj eldonas albumojn de Esperanta muziko ekde 1990.




Matene de la 14-a de januaro ni konstatis, ke la retejo de Vinilkosmo normale funkcias kaj ĝia tuta katalogo estas disponebla por aŭskultado (servo provizata al la membroj de Vinilkosmo-ABONKLUBO) per elsendfluo kaj aĉetado. Ankaŭ la pagsistemo normale funkcias.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto

Fotoj: Floréal Martorell





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments