【E-radio】Ĉinoj celebris Laba-feston

| 2022-01-14
Bookmark and Share



Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Ĉinoj celebris Laba-feston

– Malferma ceremonio de Vintraj Olimpikoj estos malsama ol antaŭaj

– Trajno por Pekinaj Vintraj Olimpikoj kun 5G-a studio!

– Medaloj de Pekinaj Vintraj Olimpikoj trapasis testadon

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Ĉinoj celebris Laba-feston

 

La 10-an de januaro, ĉinoj celebris la festivalon Laba, kies nomo signifas la oka tago de la 12-a monato laŭ la tradicia ĉina kalendaro, kaj estas konsiderata enkonduko al la Printempa Festo. Estas kutimo manĝi Laba-kaĉon en ĉi tiu tago. Laba-kaĉo estis disdonita de volontuloj en multaj lokoj, kaj instruistoj klarigis al siaj lernantoj pri tradicioj rilataj al la festo.

 

– Malferma ceremonio de Vintraj Olimpikoj estos malsama ol antaŭaj

 

Zhang Yimou, kiu reĝisoris la malferman kaj ferman ceremoniojn de la Pekinaj Someraj Olimpikoj en 2008, denove estos la ĉefreĝisoro de la malfermaj kaj fermaj ceremonioj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj. Li diskonigis, ke "Lumigado kaj dizajno de la ĉefa plado por la olimpika fajro estas aŭdaca ideo. Tio neniam okazis en la pli-ol-centjara historio de la Olimpikoj."

 

– Trajno por Pekinaj Vintraj Olimpikoj kun 5G-a studio!

 

La 6-an de januaro la ekskluziva trajno por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj estis inaŭgurita. Kun maksimuma rapido de 350 kilometroj hore, la trajno kuras inter Pekino kaj Zhangjiakou kaj havas aŭtomatan vetursistemon, instalaĵojn alireblajn de handikapuloj kaj plurlingvan servon. Krome, la trajno havas la monde unuan 5G-an ultra-altdifinan televidstudion, kiu ebligas al televidaj prezentistoj vive elsendi programojn en la trajno.

 

– Medaloj de Pekinaj Vintraj Olimpikoj trapasis testadon

 

La 7an de januaro la medaloj por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Vintraj Paralimpikoj trapasis testadon en Ŝanhajo. La Pekinaj Vintraj Olimpikoj okazos de la 4a ĝis la 20a de februaro, kaj poste estos la Vintraj Paralimpikoj de la 4a ĝis la 13a de marto. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke necesas konstrui pontojn por interŝanĝoj kaj kunlernado inter kulturoj per plivastigo de kunlaboroj en diversaj fakoj, inkluzive de sportoj. 

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn. La redaktejo de El Popola Ĉinio deziras al vi feliĉan novjaron!




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments