Ekkonu junan volontulon de Pekinaj Vintraj Olimpikoj

| 2022-01-14
Bookmark and Share

Liang Shichao estas studento de la Hebei-a Universitato pri Scienco kaj Teknologio en la provinco Hebei, norda Ĉinio. Li estos volontulo ĉe la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022.



Liang Shichao amas Olimpikojn ekde 2008, kiam okazis la Pekinaj Someraj Olimpikoj. Tiam li enamiĝis al la la olimpika maskoto Fuwa kaj ekrevis iam partopreni en ĉi tiu gravega sporta evento. Bonŝance li nun havas la ŝancon partopreni en la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kiel volontulo.



"Por esti bona volontulo ĉe la evento, ne sufiĉas nur entuziasmo," klarigis Liang Shichao. Li multe studis pri tradicia kulturo, etiketo, krizokaza savado kaj preventado kaj regado de la pandemio de KOVIM-19. Li diris, ke ju pli da scioj li akiras, des pli bonkvalita estos lia servo dum la Olimpikoj.



Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: ĈRI




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments