El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malferma ceremonio de Vintraj Olimpikoj estos malsama ol antaŭaj

| 2022-01-13
Bookmark and Share


La Nacia Stadiono


La 4an de februaro en la Nacia Stadiono, Pekino, okazos la malferma ceremonio de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj.


Zhang Yimou, kiu reĝisoris la malferman kaj ferman ceremoniojn de la Pekinaj Someraj Olimpikoj en 2008, denove estos la ĉefreĝisoro de la malfermaj kaj fermaj ceremonioj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj.


Ĉi-jare la malferma ceremonio de la Vintraj Olimpikoj konformos al la postuloj "simpla, sekura kaj bela", kaj ĝi daŭros malpli ol cent minutojn.


Unu el la plej atendataj punktoj de la malfermo estas lumigado de la ĉefa kaldrono.


Zhang Yimou


Zhang diris: "Lumigado kaj dezajno de la ĉefa plado por la olimpika fajro estas aŭdaca ideo. Tio neniam okazis en la pli-ol-centjara historio de la Olimpikoj."


Li malkaŝis, ke la dezajno konformas al la koncepto de mediprotekto kaj estas subtenata de la Organiza Komitato de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj konfirmita de la Internacia Olimpika Komitato.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments