El Popola Ĉinio>头条新闻>

Medaloj de Pekinaj Vintraj Olimpikoj trapasis testadon

| 2022-01-11
Bookmark and Share


La 7an de januaro la medaloj por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Vintraj Paralimpikoj trapasis testadon en Ŝanhajo.


Post 18 produkt-procezoj kaj 20 testoj, la medaloj estos transportitaj al la olimpikaj konkursejoj en Pekino.


Nomitaj "Tongxin", la medaloj estis dezajne inspiritaj de la antikvaj jadaj pendaĵoj kun samcentraj cirkloj de Ĉinio. La Kvin ringoj -- simbolo de la olimpika spirito -- estas en la centro. La dezajno montras, ke la ĉina kulturo emfazas harmonion inter la ĉielo kaj la tero kaj unuecon de homoj.


La kvin olimpikaj ringoj kaj la vortoj "XXIV-aj Vintraj Olimpikoj Pekino 2022" estas gravurataj en la centro de la medaloj, ĉirkaŭitaj de la ŝablonoj de glacio, neĝo kaj nubo.


La Pekinaj Vintraj Olimpikoj okazos de la 4a ĝis la 20a de februaro, kaj poste la Vintraj Paralimpikoj de la 4a ĝis la 13a de marto.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments