El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nevelkemaj floroj por olimpikaj premiitoj

| 2022-01-10
Bookmark and Share


Kroĉitaj lanaj bukedoj anstataŭ tradiciaj freŝaj floroj estos prezentitaj al premiitoj en la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022.



70-jara Li Meili, heredanto de la ŝanhaja lan-trika tekniko, estas unu el la respondeculoj pri la bukedoj por ĉi-jaraj Olimpikoj.



Ŝi diris, ke la tradicia tekniko havas historion de preskaŭ cent jaroj kaj estis unuafoje enkondukita en ĉemarajn ĉinajn urbojn el eksterlandaj vojaĝantoj. Necesas 20 minutoj por triki rozpetalon, kaj malsamaj floroj postulas malsamajn teknikojn. 35 horoj estas postulataj por plenumi unu bukedon, kaj 50 000 horoj por ĉiuj bukedoj.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments