【E-radio】Altrapida fervojo Pekino-Zhangjiakou dujariĝis!

| 2022-01-07
Bookmark and Share


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Altrapida fervojo Pekino-Zhangjiakou dujariĝis!

– Podio-uniformo por ĉinaj sportistoj

– Egiptaj mumioj eksponataj en Ŝanhajo

– Altiĝis senimposta vendado en Hainan pasintjare

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Altrapida fervojo Pekino-Zhangjiakou dujariĝis!

 

La 30-an de decembro 2021 en la Pekina Norda Fervoja Stacio okazis festo pro la dua datreveno de la malfermo de la altrapida fervojo inter Pekino kaj Zhangjiakou, kiu fariĝis grava transporta infrastrukturo por la ĉijaraj Pekinaj Vintraj Olimpikoj. La stacioj estas konektitaj al la publika transporta sistemo en diversaj konkurs-areoj, kaj provizas servojn en la ĉina kaj la angla lingvoj.

 

– Podio-uniformo por ĉinaj sportistoj

 

La 31an de decembro 2021 debutis la podio-uniformo por la ĉina delegacio al la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. La dizajno de la uniformo devenas de la tradicia ĉina kulturo kaj la ĉina ideogramo "中", kun la bondeziro, ke la gastiganto Ĉinio kune kun amikoj de aliaj landoj iru al la estonteco. La uniformo estis dizajnita de Timmy Yip el Hongkongo de Ĉinio.

 

– Egiptaj mumioj eksponataj en Ŝanhajo

 

La ekspozicio Konu Egiption: Ekspozicio de Oraj Mumioj, kies ĉefaj eksponaĵoj estas 11 portretoj kaj ses mumioj orkovritaj, estas nun vizitebla de la ŝanhaja publiko. Tiu ekspozicio estas organizita de Jing'an-branĉo de la muzeo Meet You en Ŝanhajo.

 

– Altiĝis senimposta vendado en Hainan pasintjare

 

Senimposta vendado en Hainan-provinco rompis 60.2 miliardojn da juanoj en 2021. Nun tie estas entute dek senimpostaj butikoj en la komerca areo de 220 000 kvadrataj metroj. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke la Hainan-a Liberkomerca Zono reprezentas la plej altnivelan pordmalfermon, entenas specifajn trajtojn konformajn al la kondiĉoj de Ĉinio, disvolviĝas laŭ ekonomiaj gvidlinioj de Hainan kaj lernas de la plej altnivelaj modeloj kaj spertoj pri administrado.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn. La redaktejo de El Popola Ĉinio deziras al vi feliĉan novjaron!




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments