El Popola Ĉinio>头条新闻>

Novaj libroj eldonitaj de ĈIEG por Vintraj Olimpikoj

| 2022-01-07
Bookmark and Share


La 5-an de januaro, okaze de la 30-taga retrokalkulo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) okazigis ceremonion pri interreta publikigo de novaj libroj por la Vintraj Olimpikoj 2022. Lu Cairong, vicprezidanto de ĈIEG, ĉeestis la ceremonion kaj faris salutparolon. Liu Dawei, vicprezidanto de ĈIEG, prezidis la eventon.


Por bonvenigi la Vintrajn Olimpikojn, eldonejoj el ĈIEG eldonis 24 librojn en la lingvoj ĉina kaj angla, inter ili estas la angla versio de la libro Celebrado sur Glacio kaj Neĝo -- Gvidlibro de Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022, libroserio por diskonigi sciojn pri la Vintraj Olimpikoj al adoleskantoj, kompilita de vintrolimpika ĉampiono, vintrolimpika arbitraciisto kaj rilataj fakuloj, kaj aliaj libroserioj pri la Olimpikoj. Ili panorame prezentas la olimpikan organizadon, popolan partoprenon kaj administradon de olimpikaj heredaĵoj, kaj estos vendataj en olimpikaj vilaĝoj kaj sportejoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments