El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinino famiĝas en interreto pro sia laboro

| 2022-01-06
Bookmark and Share

Labori sur altegaj pilonoj donis al la elektroinĝeniero Li Jiasi, naskiĝinta en 1995, multegon da admirantoj en interreto. Diplomiĝinte en 2020 ĉe la Altlernejo pri Elektro kaj Aŭtomatigo sub la Universitato de Wuhan, ŝi eklaboris sur pilonoj kun alteco de 30 ĝis 100 metroj. "Vi havas magistran diplomon de prestiĝa universitato, kial vi elektis tiun suferigan laboron", demandas kelkaj homoj. Li Jiasi respondas, ke ŝi ŝatas sian laboron. Ŝia universitata esplorado temis pri teknologio por alttensia izolado, do la taglaboro tre kongruas kun ŝia intereso.





Inspektado daŭras 3-4 horojn. Ŝi fojfoje kunportas sian tagmanĝon por manĝi ĝin en alteco. "Rigardi la pejzaĝon el la turoj kaj dratoj estas malsame ol esti en nubskrapanto. Mia perspektivo neniel estas blokita. Ĝi estas mirinda sperto," deklaris Li Jiasi, kiu ne sukcesas nombri kiom da pilonoj ŝi jam grimpis. Por grimpi sian unuan pilonon ŝi bezonis 30-40 minutojn. Nun kun peza ekipaĵo sur la dorso, ŝi grimpas la saman pilonon en nur 10 minutoj.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICexpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments