Ĉefministro: Ne estas malalta celo de ekonomia kresko de pli ol 6%

| 2021-03-12
Bookmark and Share


Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris la 13-an de marto, ke la celo de ekonomia kresko je pli ol 6% por 2021 ne estas malalta, kiam oni konsideras pri la grandeco de la ĉina ekonomio, kaj la celo estas starigita por gvidi anticipon, plifirmigi la fundamenton de ekonomia renormaliĝo kaj serĉi altkvalitan disvolviĝon.


Li diris, ke la ekonomio kreskas sur nekomparebla bazo de la pasinta jaro kaj estas multe da necerteco en tutmonda ekonomia renormaliĝo, kaj la celo devas plene akordiĝi al tio, kion la lando povas plenumi en la venontaj jaroj kaj por eviti grandan fluktuon en ekonomia funkciado kaj konservi stabilan merkatan anticipon. Tro rapida kresko ne povas esti stabila. Oni bezonas stabilan ritmon por subteni la disvolviĝon de Ĉinio dum longa periodo.


Laŭ la registara laborraporto aprobita de la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, en 2021 Ĉinio celas grandigi sian malnetan enlandan produkton je pli ol 6% surbaze de la lasta jaro, kun pli da klopodoj por reformado, novigado kaj altkvalita disvolvado.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments