Kreskas metrooj de Pekino kaj Ŝanhajo

| 2021-12-31
Bookmark and Share

La metroo de Pekino kreskis 53 kilometrojn en la lasta semajno de 2021 post inaŭguro de pluraj novaj linioj kaj sekcioj, inkluzive de la nova linio 19, nova sekcio de la linio 14 kaj la okcidenta sekcio de la linio 11. Tiuj inaŭguroj pliigis la totalan longecon de la pekina metroo al 780 km, kaj tio signifas, ke ĝi estas la dua plej longa metroo en la mondo. La plej longa estas tiu de Ŝanhajo, kies longeco atingis 831 kilometrojn post inaŭguro, en la sama semajno, de la linio 14 kaj nova sekcio de la linio 18. Ŝanhajo nun havas, laŭ raporto de Global Times, 508 metrostaciojn kaj 20 metroajn liniojn. Laŭ Beijing Daily, la metroo de Pekino havas 450 staciojn, sed superas tiun de Ŝanhajo en nombro de metroaj linioj: entute 25.


Ĵus inaŭgurita stacio de la pekina linio 14


Mapo de la pekina metroo post inaŭguro de novaj linioj kaj sekcioj


Trajnoj kiuj kuras sur la linio 14 de la ŝanhaja metroo


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: The Beijinger





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments