Tradiciaj kulturaj agadoj por bonvenigi novan jaron
Alproksimiĝas la novjaro, kaj okazis festoj en infanĝardenoj, elementlernejoj kaj mezlernejoj en la urbo Xingtai de la provinco Hebei, Ĉinio. Lernantoj partoprenis aktivadojn pri ĉina muzikilo Guzheng, tradicia ĉina luktarto tajĝiĉuano kaj tamburado por bonvenigi la novjaron.

La 29-an de decembro infanoj ludis tamburojn.

La 29-an de decembro elementlernejanoj ludis Guzheng-on.

La 29-an de decembro, sub gvido de instruisto, mezlernejanoj lernis la tradician ĉinan luktarton tajĝiĉuano.
Fotoj de Luo Xuefeng el la novaĵagentejo Xinhua
Redaktoro: Han Xin
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
 Twitter: El Popola Chinio
 WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

No Comments


