El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio publikigis unuan blankan libron pri eksporta regado

| 2021-12-30
Bookmark and Share

La 29-an de decembro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron "Eksporta Regado de Ĉinio", la unua blanka libro de la lando pri ĉi tiu temo.


La blanka libro celas amplekse prezenti pozicion, sistemon kaj praktikon pri eksporta regado kaj administrado, kaj klarigi la alvokojn kaj agojn de la lando por konservado de paco kaj disvolviĝo de la mondo, kaj protekto al la nacia kaj internacia sekureco.


Eksporta regado signifas malpermeson kaj restrikton de eksporto de varoj, teknologioj kaj servoj koncernantaj militan aŭ civilan uzon, militocelajn produktojn, nukleajn produktojn kaj aliajn produktojn kiuj rilatas al la konservado de la nacia sekureco, naciaj interesoj kaj internaciaj devoj pri nedisvastigo de atomaj armiloj. Tio estas ago ĝenerale agnoskata de la tuta mondo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments