Statuo de "mekanika pando" en Wangjing!

| 2021-12-29
Bookmark and Share

Lastatempe en la kvartalo Wangjing de Pekino statuo de granda pando en giganta mekanika kostumo estis metita meze de trafikocirklo. Tiu "mekanika pando" estas kreaĵo de la artisto Bi Heng, kaj ŝajnas esti malpli granda versio de aliaj similaj statuoj de li -- unu en la Pekina Monda Hortikultura Ekspozicia Parko kaj la alia en la urbo Jinan de Shandong-provinco. Kelkaj homoj rimarkis, ke la granda pando en Wangjing havas etan diferencon: ĝi havas la simbolon de vifio sur sia brusto, anstataŭ la simbolo de tajĝio, kiu aperas sur la brusto de la aliaj du grandaj pandoj. Tiu diferenco kaŭzis multajn ŝercojn en interreto, kun kelkaj retumantoj scivolantaj ĉu ili ricevos senpagan vifion starante sufiĉe proksime al la nova statuo. Kion vi opinias pri tiuj "mekanikaj pandoj"?


La granda pando en Wangjing, Pekino


La statuo estas meze de trafikocirklo


La artisto Bi Heng kun la statuo eksponata en Jinan


La statuo en Pekina Monda Hortikultura Ekspozicia Parko


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: The Beijinger





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments