【E-radio】 20-jariĝo de aliĝo de Ĉinio al MOK

| 2021-12-27
Bookmark and Share


 

Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Oni klopodas cenzuri pozitivajn novaĵojn pri Ĉinio!

– Finiĝis elektado por la 7-a Leĝdona Konsilio de Hongkongo

– Malfermiĝis nova eksponejo de Hubei-a Muzeo

– 20-jariĝo de aliĝo de Ĉinio al MOK

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Oni klopodas cenzuri pozitivajn novaĵojn pri Ĉinio!

 

La ĵurnalo The New York Times kaj la pensofabriko Australian Strategic Policy Institute publikigis raportojn pri eksterlandaj retfamuloj en Ĉinio kaj la supozebla minaco, kiun ili reprezentas. La raportoj asertas, ke ajna pozitiva novaĵo el Ĉinio nepre devas esti falsa kaj devas esti markita de sociaj retejoj kiel "misinformado", samkiel oni faras por falsaj novaĵoj pri KOVIM-19.

 

– Finiĝis elektado por la 7-a Leĝdona Konsilio de Hongkongo

 

La 20-an de decembro la elektado por la 7-a Leĝdona Konsilio de Honkonga Speciala Administra Regiono de Ĉinio glate finiĝis. Retrorigarde al la historio, dum unu kaj duona jarcentoj Britio kolonie regis Honkongon kaj multfoje malpermesis lokanojn fari demokratian reformadon, En 1997 Honkongo revenis al sia patrujo kaj la honkongaj civitanoj, kadre de la politiko "unu lando, du sistemoj", ekadministris la aferojn en la regiono.

 

– Malfermiĝis nova eksponejo de Hubei-a Muzeo

 

La 20an de decembro la Hubei-a Muzeo, en la centra ĉina urbo Wuhan, malfermis sian novan eksponejon, kaj ĝiaj plej konataj eksponaĵoj estis translokitaj al la nova loko. La muzeo estas unu el la plej konataj en Ĉinio, kun pli ol 240 000 konservaĵoj kaj preskaŭ 1 000 ŝtat-nivelaj historiaj kaj kulturaj restaĵoj.

 

– 20-jariĝo de aliĝo de Ĉinio al MOK

 

La 11a de decembro markis la 20an datrevenon de aliĝo de Ĉinio al la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK). La 16an de decembro, en Pekino, oficialuloj kaj fakuloj deklaris en forumo, ke la datreveno estas mejloŝtono por la ĉina ekonomio. En sia libro Regado de Ĉinio(Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke la monda ekonomio multe ŝanĝiĝas, kaj nur per ekonomia malfermiĝo landoj povas atingi kungajnon, komunan prosperon kaj daŭripovan disvolvadon.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments