Mjaŭ-aj virinoj en Chongqing brodas dum vintro

| 2021-12-23
Bookmark and Share

Vintro kutimis esti teda epoko por mjaŭ-oj de Huatian-vilaĝo en Chongqing, ĉar en tiu sezono estas malmulte da laboro en la kampo kaj malpli da turistoj vizitas la vilaĝon. Ĉi-jare la loka registaro establis atelieron pri mjaŭ-stila brodarto por tiuj, kiuj volas lerni la teknikon. La brodaĵojn ili povas vendi per la retvendejo kreita de la loka registaro. Tiel ili povas kromenspezi kaj samtempe popularigi la tradician brodarton de sia etno.






Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: ĈRI




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments