Pri la sufikso "-in-" -- "Ŝi estas profesorino de Esperanto."
de d-ro BAK Giwan*
Se ni dividas ĉiujn lingvojn en la mondo laŭ la distingo de naturaj seksoj (ne laŭ la gramatikaj "genroj"), ni povas dividi ilin en la lingvojn "kun seksa distingo" kaj "sen seksa distingo". La ĉina lingvo apartenas al "lingvo sen seksa distingo", kaj multaj lingvoj de la hindeŭropa lingvofamilio apartenas al "lingvo kun seksa distingo". Ankaŭ Esperanto apartenas al la lasta kategorio. En la lingvo kun seksa distingo, ĉiu vorto, kiu havas naturan sekson, origine prezentas la viran sekson, kaj la virinan sekson oni devas esprimi per iu speciala rimedo. Kaj en la lingvo sen la distingo, ĉiu vorto havanta naturan sekson prezentas neniun sekson origine. En tiu lingvo se oni volas esprimi la seksojn, oni devas uzi specialajn rimedojn por ambaŭ seksoj egale.
Ekzemple en la ĉina lingvo la vorto "studento" ne prezentas la sekson de la indikita homo. Oni ne povas scii la sekson de la homo per la vorto "studento". Se oni volas indiki la sekson de la priparolata homo, oni devas uzi la prefiksan vorteton "viro" por vira studento kaj "virino" por ina studento. Sed en Esperanto la vorto "studento" mem signas la viran sekson, kaj por signi la inecon oni devas uzi la sufikson "-in-", kaj tiel "studentino".
Kiel vi vidas, la lingvo kun seksa distingo entenas vir-avantaĝon. Kaj tial iuj esperantistoj argumentas, ke Esperanto devas havi ankaŭ viran sufikson krom la virinan. Laŭ ilia argumento "patro" estas unu el la gepatroj, kaj la patro devas esprimiĝi per "patriĉo" ("-iĉ-" estas vira sufikso) kaj la patrino per "patrino". Laŭ la vidpunkto de seks-egaleco ĝi estas racia argumento. Sed reale tio ne estas akceptata de multaj esperantistoj en la mondo.
Jen mi starigas unu demandon.
Mi ŝatus diri, ke multaj esperantistoj (almenaŭ en Ĉinio kaj la Korea Respubliko) trouzas la sufikson "-in-", kaj tiel devias de la vojo de lingva ekonomio. Mi argumentas, ke oni uzu la sufikson nur en la okazo de nepra bezono, ekzemple en la vortoj "patrino", "filino", "avino", "knabino" ktp. Kaj en aliaj okazoj oni ne signu ian apartan seksan nocion al la vorto. Kaj tiel oni povas uzi la vorton "profesoro" ne nur por vira, sed ankaŭ por ina profesoro. Ni akceptu la vorton sen seksa pripenso. Kaj se ni nepre bezonas esprimi la inecon de la vorto, ni uzu la inan sufikson "-in-". Ĉi tie mi ne diras, ke ni bezonas ankaŭ la viran sufikson, ekzemple supre diritan "-iĉ-". Mi nur diras, ke ni ne trouzu la inan sufikson. Mi pensas, ke mia argumento estus taŭga laŭ la vidpunkto de lingva ekonomio kaj ankaŭ estus facile akceptebla en la reala situacio.
Jenaj frazoj estas tre bone kompreneblaj kaj donas al ni nenian miskomprenon.
Ŝi estas profesoro de Esperanto.
La knabino estas komencanto de Esperanto.
Mia patrino estas instruisto de elementa lernejo.
La kantisto estas tre fama sinjorino.
Kaj male ĉi-subaj estas iom strangaj, kaj ni trovas, ke tie oni trouzas la sufikson "-in-".
Ŝi estas la profesorino, kiu estas komencantino de Esperanto.
Mia filino estas studentino de tiu universitato.
La kantantino estas mia amikino.
La profesorino estas la prezidantino de nia Esperanto-asocio.
Nun mi parolas ĝuste pri tiaj fenomenoj. Kaj jen ni vidu alian ekzemplon.
Mi estas profesoro pri matematiko.
Se ĝi estas uzata en la rekta vid-al-vida interparolo, ĝi kaŭzas nenian problemon, ĉar la interparolantoj bone scias la sekson de la homo. Sed en skriboj, ĝi donas eblecon de miskompreno. Kaj tial en tia okazo oni uzu la esprimon "profesorino" aŭ "ina profesoro (aŭ inprofesoro)" por virino, kaj "profesoro" aŭ "vira profesoro (aŭ virprofesoro)" por viro.
Ĉi tie mi emfazas vere la punkton de lingva ekonomio. La ina sufikso estas nur unu ekzemplo de ĝi. Kaj tial se la principo de ekonomio malhelpas la interkomunikadon, oni kompreneble devas uzi la inan sufikson por pli bona interkomprenado. Iusence la argumento, ke uzi ĉiam la inan sufikson estas pli oportune, estas pli logika kaj pli facile akceptebla argumento. Sed tio estas io simila al la pensmaniero, ke lingvo estas matematika regulo. Ne, tute ne! Mi asertas, ke lingvo ne estas matematiko.
Sed en la komenca kurso de Esperanto povus esti pli bone ĉiam uzi la sufikson "-in-" por signi inecon. Ankaŭ mi agnoskas tion. Sed se tio fariĝus fortika kutimo kaj oni daŭre uzus la sufikson, kvazaŭ ĝi estas ia matematika regulo eĉ post la komenca kurso, tio ne estas dezirinda. Se vi fariĝis bona posedanto de Esperanto pli ol meznivela, vi povu senskrupule paroli "Ŝi estas profesoro de Esperanto."
*La aŭtoro estas profesoro de Esperanto-fako de Zaozhuang-universitato.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat