El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio publikigis blankan libron pri demokratia disvolviĝo de Hongkongo

| 2021-12-22
Bookmark and Share


La 20-an de decembro, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Demokratia disvolviĝo de Hongkongo sub unu lando, du sistemoj, kiu ĉiuflanke retrorigardas la naskiĝon kaj disvolviĝon de demokratio en la Hongkonga Speciala Administra Regiono kaj plue klarigas principojn kaj starpunktojn de la centra registaro pri demokratia disvolviĝo de la regiono.


La blanka libro mencias, ke Hongkongo ne havis demokration dum la kolonia regado de Britio. La ĉina registaro restarigis suverenecon de Hongkongo kaj efektivigis la politikon "unu lando, du sistemoj", kreis demokratian sistemon en la Hongkonga Speciala Administra Regiono kaj senĉese perfektigas ĝin.


La blanka libro klarigas, ke en la lastaj jaroj la kontraŭĉinaj fortoj provis defii la politikon "unu lando, du sistemoj" kaj ataki la konstitucian ordon de la regiono, kaj faris serion da aktivadoj por damaĝi la ŝtatan sekurecon kaj regionan prosperon kaj stabilecon. Faktoj foje kaj refoje pruvas, ke la kontraŭĉinaj fortoj kaj eksteraj malamikaj fortoj estas krimuloj malhelpantaj la demokratian disvolviĝon de la Hongkonga Speciala Administra Regiono.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments