Malfermiĝis nova eksponejo de Hubei-a Muzeo
La 20an de decembro la Hubei-a Muzeo, situanta en la centra ĉina urbo Wuhan, malfermis sian novan eksponejon, kaj ĝiaj plej konataj eksponaĵoj estis translokitaj al la nova loko. La muzeo estas unu el la plej konataj en Ĉinio, kun pli ol 240 000 konservaĵoj kaj preskaŭ 1 000 ŝtat-nivelaj historiaj kaj kulturaj restaĵoj. Kun la nova eksponejo, la muzeo okupas la totalan areon de 113 800 kvadrataj metroj, kun la ekspozicia areo de 36 000 kvadrataj metroj.
Vizitanto aprezas kulturajn restaĵojn.
Aro da sonoriloj, elterigita en 1978 el la tombo de markizo Yi, reganto de la ŝtato Zeng dum la frua periodo de la Militantaj Regnoj (475 a.K.-221 a.K.)
Kultura antikvaĵo
Vizitantoj rigardas la Glavon de Goujian, kiu estis nomita laŭ la reĝo de la ŝtato Yue dum la periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770 a.K.-476 a.K.)
Kultura antikvaĵo
Ekstera aspekto de la nova eksponejo
Redaktoro: Liu Zijia
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat