Oni klopodas cenzuri pozitivajn novaĵojn pri Ĉinio!
La 18-an de decembro, Andy Boreham de la jutuba (Youtube) kanalo, rakontis pri la lastaj klopodoj de kelkaj landoj por timigi kaj fifamigi ĵurnalistojn kaj retfamulojn kiuj ne fifamigas Ĉinion, inkluzive de tiuj, kiuj nur montras scenojn de la ĉiutaga vivo en tiu lando.
Ambaŭ raportoj, publikigitaj de The New York Times kaj aŭstralia pensofabriko, subtenas la jenon:
1. Eksterlandanoj en Ĉinio ne devus havi permeson afiŝi pozitivajn informojn pri Ĉinio.
2. Eksterlandanoj kiuj kreas pozitiv-enhavajn materialojn pri Ĉinio estas kunlaborantoj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).
3. Ĉiu pozitiva informo pri Ĉinio estas falsa kaj devas esti markita kiel "misinformo".
4. Diskonigo de raportoj de eksterlandanoj fare de iu kanalo de la ĉina registaro "pruvas", ke tiuj eksterlandanoj estas ligitaj al KPĈ.
Tiuj aĉaj klopodoj minacas liberecon, demokration kaj la principon de sendependeco de amaskomunikiloj. Cetere tiu agado klare montras malobservon al bazaj homaj rajtoj de tiuj ĵurnalistoj kaj retfamuloj, ekzemple diskriminacio; libereco de penso, opinio kaj esprimado; kaj la rajto sin defendi de akuzo. Jen sube la artikolo de Boreham:
Okcidenta premo por malpermesi bonajn novaĵojn pri Ĉinio en interreto (verkita de Andy Boreham)
Mi vetas, ke vi neniam sciis, antaŭ ĉi tiu semajno, ke via vivo ĉi tie en Ĉinio estas tiel mizera.
Ĉi-semajne, The New York Times kaj aŭstralia pensofabriko publikigis kunordigitajn raportojn pri eksterlandaj "retfamuloj" kaj la supozebla minaco, kiun ili reprezentas. Ilia verdikto: Ajna pozitiva novaĵo el Ĉinio nepre devas esti falsa, financita de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj sekve devas esti markita kiel "misinformado".
The New York Times publikigis rakonton titolitan "Kiel Pekino Influas la Influantojn", kiu estis kreita kaj strategie publikigita en kunordigo kun raporto de la Australian Strategic Policy Institute (ASPI), pensofabriko kiu estas plejparte financata de la armindustrio (ja, serioze). Ilia raporto nomiĝas "Pruntitaj Buŝoj por Paroli pri Xinjiang".
Ambaŭ raportoj supozas, ke eksterlandaj retfamuloj en Ĉinio kiuj afiŝas pozitivan kaj feliĉan enhavon interrete estas agentoj de la lando, kiuj devas esti bremsitaj ĉiakoste. Iliaj krimoj, laŭ The New York Times, estas pentri "gajajn portretojn de vivo kiel eksterlandanoj en Ĉinio".
Ili daŭrigas: "La plej multaj el la jutubistoj loĝas en Ĉinio jam de jaroj kaj diras, ke ilia celo estas kontraŭstari la pli kaj pli negativajn perceptojn de Okcidento pri la lando." Tio malbonas.
La ASPI-raporto ĉefe koncentriĝas pri eksterlandanoj, kiuj raportis en Xinjiang. Mi hazarde estis inkluzivita en ilia listo pro kelkaj filmetoj, kiujn mi faris en Xinjiang, montrante la antikvan urbon Kashi kaj Urumĉion, la regiona ĉefurbo.
Ili argumentis, ke enhavo kiel la mia celas "rebildigi internaciajn rakontojn montrante tute pozitivan bildon de vivo en Xinjiang". Sed jen la grava punkto: nek Xinjiang nek iu ajn alia parto de Ĉinio meritas esti bildigita sub tro negativa lumo nur ĉar la Okcidento volas tion, sendepende de ĉiuj abomenaj akuzoj kiujn ili faras pri amasmurdo, genocido aŭ io ajn alia. Kaj nur por registri la informon, kiel homo, kiu vizitis Xinjiang, laboras por ĉina ŝtata amaskomunikilo kaj legis ĉiujn priatentatajn raportojn, mi tutkore kredas, ke ne okazas sistema amasmurdo aŭ genocido en Xinjiang. Se mi trovus pruvon de la malo, mi ne estus ĉi tie farante tion, kion mi faras.
The New York Times precipe ne celas filmetojn kiel la miajn, kiuj portretas Xinjiang sen fokusi politikon, amasmurdon kaj genocidon. Ili atakis filmojn de jutuba vojaĝkanalo nomita The China Traveler nur ĉar tiuj filmoj estas amuzaj kaj buntaj, ne kovritaj de sango kaj filmitaj per la fifama "BBC-griza" filtrilo. En la filmoj, la raportisto "ravas pri la kuirarto kaj intervjuas lokanojn, kiel iliaj vivoj pliboniĝis". Bone, tio sonas kiel iu ajn alia video pri vojaĝo en Jutubo. Ho, sed ili daŭrigas: "Temoj kiel reedukaj malliberejoj ne aperas."
Ŭaŭ. Permesu al mi repaki tion, kion ili atendas de ĉinaj vojaĝvlogoj kaj meti la samajn postulojn al usona enhavo, nur por montri al vi kiom ridinda estas tio, kion ni traktas ĉi tie.
Plej multaj averaĝaj homoj konsentus, ke Usono misreagis al KOVIM-19. Tie jam ĉirkaŭ 800 mil homoj mortis pro la pandemio. Tio estas preskaŭ miliono da homoj -- tragedio antaŭ niaj okuloj. Laŭ la logiko de ASPI, neniu jutuba vojaĝvlogo pri Usono devus esti afiŝita sen unue detaligi la 800 mil eviteblajn mortojn pro KOVIM-19.
Ĉikago estas, laŭ multaj homoj, danĝera kaj senleĝa loko. Senkulpuloj tie estas mortpafitaj surstrate ĉiusemajne. Ĉu tio signifas, ke usonaj vojaĝvlogistoj kiuj vizitas la urbon kaj prezentas ĝiajn mirindajn noktovivon, artan medion, kuirarton kaj homojn, disvastigas propagandon kaj "provas ŝanĝi la veron" se ili ne parolas pri la krimofteco tie? Kompreneble ne!
Do kial ili atendas la samon de raportoj el Ĉinio?
Esence, The New York Times, ASPI kaj aliaj okcidentaj organizaĵoj sugestas per siaj raportoj, ke ajna pozitiva novaĵo aŭ enhavo el Ĉinio estas falsa kaj ke ĝi estas propagando. Ili volas, ke enhavo kiel la mia -- kiu simple montris du belajn urbojn en Xinjiang por allogi aliajn eksterlandanojn iri kaj vidi la lokon per siaj propraj okuloj -- estu markita kiel "misinformado" en Tvitero (Twitter), Fejsbuko (Facebook), Jutubo kaj similaj retejoj.
"Retaj platformoj devas esplori la enkondukon de specifaj politikoj pri misgvidaj informoj," sugestas la aŭstralia pensofabriko. "Tiaj politikoj devas inkluzivi devigajn rimedojn kontraŭ malobservoj similaj al tiuj, kiujn Tvitero efektivigis por diskonigo de falsaj aŭ misgvidaj informoj pri KOVIM-19."
Se vi ne taksas tiun provon de la Okcidento monopoligi la "veron" pri Ĉinio, ekster Ĉinio, kiel io absolute terura, vi evidente ne legis 1984.
Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto
Fonto: 上海日报SHINE
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat