El Popola Ĉinio>头条新闻>

Finiĝis elektado por la 7-a Leĝdona Konsilio de Hongkongo

| 2021-12-22
Bookmark and Share


La 20-an de decembro la elektado por la 7-a Leĝdona Konsilio de Hongkonga Speciala Administra Regiono de Ĉinio estis glate finita.


Retrorigarde al la historio, dum unu kaj duona jarcentoj Britio kolonie regis Hongkongon kaj multfoje malpermesis la lokon fari demokratian reformadon, kaj tiam en Hongkongo ekzistis nenia demokratio. En la jaro 1997 Hongkongo revenis al sia patrujo, tiam la hongkongaj civitanoj unuafoje fariĝis veraj mastroj, kaj kadre de la politiko "unu lando, du sistemoj" ili ekadministris la aferojn en la regiono.


La praktiko pruvas, ke la demokratia sistemo kreita de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la centra registaro, konforme al "unu lando, du sistemoj" kaj al la hongkonga reala stato, absolute garantias la demokratiajn rajtojn kaj liberecon de hongkonganoj. La centra registaro, por ke demokratio konstante disvolviĝu en Hongkongo, faris grandan klopodon.


Nun la diversaj rondoj de Hongkongo atendas la novajn membrojn de la Leĝodona Konsilio, kaj la hongkonga demokratia progreso prezentas novajn perspektivojn. La centra registaro plue subtenas, ke Hongkongo iru sur demokratia evolua vojo, kaj ke Hongkongo direktu sin al bona laǔleĝa administrado. Interveno kaj subfoso de kiaj ajn eksteraj fortoj estas destinita al malsukceso, kaj la hongkonga demokratia vojo estos ĉiam pli larĝa kaj glata.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments