Eldoniĝis E-libro La Komercisto kaj Maristo
En la 19-a de decembro en Shenyang-urbo okazis ceremonio por eldono de la libro La Komercisto kaj Maristo (Rakontoj por Ekzercoj de Lego kaj Aŭskulto). La dulingva (la ĉina kaj Esperanta) libro estas verkita kaj kompilita de sinjoro Liu Weijie -- esperantisto, verkisto kaj poeto en Liaoning-provinco, nordorienta Ĉinio.
La libro ampleksas 50 rakontetojn kolektitajn kaj verkitajn de Liu Weijie dum lia kelkdekjara instruado en altlernejoj. Por altigi la legopovon de legantoj, li aranĝis demandojn kaj respondojn kun vortareto sub ĉiuj ĉapitroj en la libro.
Liu Weijie naskiĝis en 1963, li estas dumviva membro de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj Universala Esperanto-Asocio, ankaǔ iniciatinto de la E-kultura klubo de Liaoning. En la lastaj jaroj, li senpage okazigis retajn E-kursojn en libera tempo.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat