El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio "taǔge dividos kukon por ĉiuj"

| 2021-12-21
Bookmark and Share

de Chen Yan



Laǔ la datumoj de la Internacia Mona Fonduso (IMF), publikigitaj en oktobro por la prognozo en 2022, la kresko de la malneta enlanda produkto (MEP) de Usono atingos 5.97%, tiu de Japanio estos 2.36% kaj tiu de Ĉinio 8.02%. La ĉina ekonomio daǔre kreskos kiam ĝi estas gigante grandskala.


Sed, ĉiuj scias, se la sociaj posedaĵoj kolektiviĝos en la manoj de malmultaj homoj, certe aperos nesufiĉa konsumado. Kaj pro tio estos superflua proponado, kio kaǔzos konflikton inter proponado kaj postulado ene de la tuta socio, kaj forte influos la funkciadon de ekonomio. Tio estas nova defio alfrontata de Ĉinio.


En la procezo de produktado partoprenata de ĉiuj homoj, por la individuoj, iliaj kapabloj estas malsamaj, do la sumo de laborgajnoj estas malsamaj. Tiel, la socio devas garantii la vivon de la popolanoj per tarifoj kaj soci-asekuroj sub la kondiĉo, ke la distribuo estas farita laǔ la kapabloj de la individuo.


Laǔ la rilataj raportoj pri la centra ekonomilabora kunveno de Ĉinio, estontece la lando perfektigos servojn en la kampoj de edukado, medicino, flegado al maljunuloj, loĝado kaj aliaj temoj atentataj de la popolo.


Ĉinio povas "kreskigi la kukon" kaj "taǔge dividi la kukon por ĉiuj", kaj tio estas ĝuste la plej granda diferenco inter la institucioj ĉina kaj okcidenta. Tio estas ankaǔ grava kialo de tio, ke la ĉina ekonomio povas daǔre disvolviĝi kaj la nivelo de la popola vivo senĉese altiĝi.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments