Iom de historio de Pekino per mapo publikigita ĉ. 1924

| 2021-12-21
Bookmark and Share

La mapo de Pekino presita ĉirkaŭ 1924 montras interesajn detalojn de la urbo en tiu epoko. Unua detalo trovebla en ĝi estas la respublika kvinkolora flago, kiu estis la nacia flago de la Ĉina Respubliko de 1912 ĝis 1928. Post la disfalo de Qing-dinastio (1616-1911), la respublika registaro sentis la bezonon unuigi la plej multnombrajn etnojn kiel unu nacion, sekve la kvinkolora flago estis kreita kiel la nacia flago. La koloroj reprezentas la kvin ĉefajn etnojn de la lando.



Jen kelkaj detaloj de tiu mapo, kiuj reprezentas la evoluon de Pekino en tiu epoko:


La Nacia Oficejo pri Historio



Ene de la Imperiestra Palaco, la mapo indikas interesan lokon nomitan 国史馆, aŭ la Nacia Oficejo pri Historio. Laŭ kutimo, historio de pasinta dinastio ĉiam estis verkita de la sekva dinastio. Dum Qing-dinastio, en tiu oficejo estis verkita la oficiala historio de Ming-dinastio (1368-1644), kaj la Ĉina Respubliko elektis daŭrigi tiun tradicion kaj verki la historion de Qing-dinastio en tiu sama loko. La abdikinta imperiestro Puyi loĝis en la norda parto de la iama Imperiestra Palaco ĝis 1924, sed ĝia suda parto estis transprenita de la respublika registaro antaŭ ol la eldono de tiu mapo.


Tramoj



La tramoj de Pekino ekfunkciis en 1924, kaj la ruĝaj linioj laŭ la stratoj indikas la tramliniojn. Por miloj da rikiŝistoj kiuj sin vivtenis de transportado de homoj tra la stratoj de Pekino, ĉi tiu nova transportilo estis malŝatata konkuranto. Kelkfoje ili kolektiĝis kaj frakasis tramojn, kiuj malgraŭ tio fariĝis la unua sukcesa tuturba transport-sistemo. Post 1949, kiam komunistoj fondis la novan Ĉinion, la tramoj estis iom post iom anstataŭigitaj de elektraj busoj.


Suda distra distrikto



En ĉi tiu mapo ni povas vidi kiel la suda parto de la Templo de Agrikulturo estis transformita en distrejon. Tiel komenciĝis la disvolviĝo de la areo nun konata kiel Tianqiao. Akrobatoj kaj aktoroj tie kutimis sinprezenti surstrate, kelkaj el ili supozeble translokiĝis tien post maldungiĝo ĉe la imperiestra kortego.


La Unua Malliberejo



La Unua Modela Malliberejo estis proponita en la lastaj jaroj de Qing-dinastio, sed ekfunkciis en la respubliko. Tiu modela malliberejo lanĉis revoluciajn ideojn, inkluzive de la ideo, ke malliberejo devas eduki la malliberulojn por ke ili povu plibonigi sin. Inspirita de okcidentaj spertoj, la malliberejo estis organizita kiel laborejo, kie malliberuloj laboris en farado de alumetujoj kaj bambuaj iloj. Dum la dinastioj kaj la fruaj jaroj de la respubliko, Pekino neniam estis centro de produktado, kaj libro publikigita en 1921 priskribas la Unuan Modelan Malliberejon kiel la plej bone ekipitan industrian instalaĵon en la tuta urbo.


Mamnutristina Domego



Malgraŭ tio, ke tiu mapo estas de la respublika epoko, multaj hutongoj tiam daŭre konservis nomojn kiuj indikas sian funkcion sub la dinastioj. Oriente de la Imperiestra Palaco oni trovas la straton Naizifu, kie loĝis la vartistinoj de la palaco. Princoj estis mamnutritaj ĝis proksimume 9-jaraj, kaj ofte ili disvolvis pli fortan ligon kun siaj mamnutristinoj ol siaj biologiaj patrinoj. Kadre de la strikta ceremonia strukturo de la palaco, estis la vartistinoj kiuj prizorgis ilin kaj donis al ili patrinan komforton.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Beijing Postcards




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments