El Popola Ĉinio>头条新闻>

La vorto "stabileco" estas gravega por ĉina ekonomio

| 2021-12-20
Bookmark and Share

De la 8a ĝis la 10a de decembro okazis en Pekino la ĉiujara Centra Ekonomilabora Kunveno de Ĉinio. La kunveno estas rigardata de la ekstera mondo kiel ventoflago de la venontjara ekonomia politiko en Ĉinio.


El la kunvena komunikaĵo publikigita vespere de la 10a de decembro, multaj el la internaciaj ĉefaj amaskomunikiloj koincide kaptis la ĉefan vorton "stabileco". "La kunveno montras la signalon stabiligi ekonomion," tiel komentis la singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao. La novaĵagentejo Bloomberg substrekis, ke en ĉi-jara kunvena komunikaĵo la vorto "stabileco" estas 25-foje menciita.


La nuna ĉina ekonomio frontas al tri premoj, "ŝrumpanta postulo, skuiĝanta propono, malfortiĝanta antaŭvido". Krome, la ekstera medio "fariĝis pli kompleksa, severa kaj necerta". Sub tiaj cirkonstancoj, stabileco ludos rolon kiel esenca ĉefŝlosilo por forigi internan krizon. Tial la vorto "stabileco" estas pravega, kaj ĝi estas la bazo kaj gvidilo de la venontjara ekonomio de Ĉinio.


Ekde la kuranta jaro, la ĉina ekonomio frontas multajn malfacilaĵojn, tamen ĝi iras en stabileco. En la tri antaŭaj trimestroj la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je 9.8%.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments