【E-radio】Ĉinio subtenas Afrikon venki epidemion

| 2021-12-17
Bookmark and Share


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Nacia Memor-tago por Viktimoj de Masakro en Nankino

– UNTemperaturo en Arkto atingis 38 celsiajn gradojn en 2020

– Maŭzoleo de imperiestro de Han-dinastio trovita en Shaanxi

– Ĉinio subtenas Afrikon venki epidemion

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Nacia Memor-tago por Viktimoj de Masakro en Nankino

 

La 13an de decembro multaj lokoj de Ĉinio okazigis agadojn okaze de la Nacia Memor-tago por Viktimoj de Masakro en Nankino. La 13an de decembro 1937, Nankino, ĉefurbo de la Respubliko de Ĉinio, estis okupita de la trupoj de la imperiestra japana armeo. En la sekvaj semajnoj pli ol 300 000 ĉinaj civiluloj kaj senarmilaj soldatoj estis buĉitaj de japanaj soldatoj.

 

– Temperaturo en Arkto atingis 38 celsiajn gradojn en 2020

 

La Monda Meteologia Organizo de Unuiĝintaj Nacioj konfirmis, ke la plej alta temperaturo en la Arkto atingis 38 celsiajn gradojn en 2020. Oni informis, ke ĉi tiu nova rekordo estis mezurita ene de la arkta cirklo en Siberio. Rilata fakulo diris, ke la nova arkta temperatura rekordo estas unu el la rezultoj observitaj kaj raportitaj al la organizo koncerne al ekstrema vetero kaj klimato.

 

– Maŭzoleo de imperiestro de Han-dinastio trovita en Shaanxi

 

La 14an de decembro arkeologoj konfirmis, ke tombo trovita en Shaanxi-provinco estas tiu de la imperiestro Liu Heng de la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K.-25). Ili elfosas la maŭzoleon en la vilaĝo Jiangcun de la urbo Xi'an ekde 2017. En la ĉirkaŭaj kavoj, oni trovis multe da antikvaj objektoj oraj, arĝentaj, feraj kaj argilaj.

 

– Ĉinio subtenas Afrikon venki epidemion

 

Wang Wenbin, proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris en regula gazetara konferenco la 13-an de decembro, ke Ĉinio plirapidigos la helpon per vakcinoj al afrikaj landoj por ke Ĉinio kaj Afriko plifortigu kontraŭepidemiajn kunlaborojn. Ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis en la 8-a Ministra Kunveno de la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro, ke Ĉinio provizos Afrikon per pli ol 1 miliardo da dozoj da vakcinoj kontraŭ KOVIM-19, el kiuj 600 milionoj estos senpaga helpo, kaj 400 milionoj estos kunproduktitaj de ĉinaj kompanioj kaj koncernaj afrikaj landoj.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments