El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eblos sperti kruĉoludon en Glacia Kubo dum Pekinaj Vintraj Olimpikoj

| 2021-12-17
Bookmark and Share


La 15-an de decembro la centro por surglaciaj sportoj de la Glacia Kubo estis oficiale transdonita al la Pekina Olimpika Komitato. Dum la periodo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj, la centro, kiu situas subtere de la suda placo de la Nacia Akvosporta-centro, funkcios kiel provizora spertejo por ordinaraj homoj, por ke ili havu la ŝancon sperti kruĉoludon.



La centro estas parto de la konstruaĵaro de la Nacia Akvosporta-centro, ĝi havas la areon de 8 mil kvadrataj metroj kun unu glaciejo kaj 4 konkursejoj de kruĉoludo. Post la Olimpikoj, la centro funkcios kiel sinteza platformo de surglaciaj ludoj por la programoj pri sport-konkursoj, korpoekzerco de ordinaruloj, profesia trejnado, sporta turismo, surglacia artprezentado, kruĉolud-diskonigo kaj eksponado de vintro-olimpika kulturo. Laǔ kalkulo, ĉiujare la centro povos akcepti pli ol 100 000 ludantojn/fojojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments