El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazis 2-a Seminario de Ĝeneralaj Sekretarioj de ĈEL kaj AMO-80

| 2021-12-17
Bookmark and Share


Posttagmeze de la 15-a de decembro rete okazis la 2-a Seminario de Ĝeneralaj Sekretarioj de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), kaj ĝi ankaǔ ludis la rolon de la programo de UEA Aktivula Maturigo (AMO). La ĉeftemo de la seminario estas "Esperanto, kreivo, disvolvo". Al la seminario ĉeestis So Jinsu, estrarano de UEA kaj Stefan McGill, respondeculo de AMO. Wang Hanping, vicdirektoro de la Centro por Azio kaj Pacifiko sub ĈIEG (Ĉina Internacia Eldona Grupo), faris salutparolon en ĝi. Chen Ji, direktoro de la sekretariejo de ĈEL, prezidis la seminarion, kaj sume 260 esperantistoj partoprenis.


En la salutparolo, Wang Hanping diris, ke la ĉeftemo estas diskutinda por la disvolvado de Esperanto. Esploro kaj kreivo ĉiam funkciis kiel motoroj por E-movado dum la pasinta jarcento. En Ĉinio dufoje  okazis la Universala Kongreso de Esperanto en 1987 kaj 2004 kaj plurfoje okazis internaciaj eventoj en la lando, ĉio tio malfermas novan kampon por internacia kultura interŝanĝo kaj starigas ponton por la amikeco de diverslandaj popoloj. Estontece, kreivo certe ludos pli kaj pli gravan rolon en disvolvado de Esperanto.


So Jinsu alte taksis la pozitivan rolon luditan de ĈEL en disvolvigo de E-kulturo kaj akceligo de neregistaraj interlandaj interŝanĝoj. Li kredas, ke la seminario certe elkovos kapablajn kaj saĝajn aktivulojn por la E-movadoj ĉina kaj tutmonda.


Stefen McGill prezentis la gravecon de Ĉinio al E-movado kaj al UEA per serio da datumoj. Li diris, ke AMO subtenos la junularan aktivadon okazontan inter februaro kaj aprilo de la venonta jaro, kaj la fonduso Canuto funkcios por helpi aktivajn junulojn fariĝi membroj de UEA kaj TEJO.


En la prelega programero, dekkelkaj esperantistoj dividis siajn pensojn kaj projektojn. Inter ili, Liu Baoguo, ĝenerala sekretario de Anhui-a Esperanto-Asocio, parolis pri la spertoj de la asocio kaj proponas siajn membrojn utiligi interretajn programerojn por multe paroli Esperante. Zhang Han, ĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, komparis disvolvigajn kondiĉojn kaj mediojn de Esperanto en pasinteco kaj nuno, kaj la asocio alprenos la strategion diskonigi la lingvon al la publiko, precipe al junularo.





Krome, aliaj ĝeneralaj sekretarioj de diverslokaj E-asocioj, kiel Xu Yunying el Changzhou, Song Ping el Heilongjiang, Li Lisha el Tianjin, Zhang Zhaogeng el Linyi, Wang Xue el Suzhou, Xiao Huoli el Pekino kaj tiel plu, prezentis siajn planojn kaj pripensojn.


Fine, Chen Ji faris resuman parolon, proponante ke oni bone utiligu sociajn retejojn, provu diversajn manierojn kaj faru lecionojn al la publiko por disvastigi Esperanton. Aldone, ŝi diskonigis la funkciojn de la nova retejo baldaǔ publikigota de ĈEL.


Redaktoro: Zhao Wenqi kaj Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments