El Popola Ĉinio>头条新闻>

Monda Forumo pri Hehe-kulturo

| 2021-12-17
Bookmark and Share

La 9-an de decembro okazis en Tiantai-distrikto de la urbo Taizhou de Zhejiang-provinco, sudorienta Ĉinio, la ĉi-jara Monda Forumo pri Hehe-kulturo. Hehe estas la pinyin-skribo de 和合, en kiu la unua ideogramo signifas harmonion, kaj la dua signifas kunvivadon. Hehe signifas "harmonia kunvivado", kaj estas grava koncepto jam de antikveco.


Lanterno kun la vorto Hehe skribita sur ĝi


Tiantai, antikva urbeto apud Tiantai-monto, kun historio de pli ol 1 800 jaroj, estas fama pro la delonga harmonia kunvivado inter konfuceanoj, budhanoj kaj taŭistoj: tie naskiĝis Tiantai-sekto de budhismo kaj Jindai-skolo de taŭismo, kaj anoj de malsamaj religioj tie kunvivas en paco kaj kunlaboro.


Ekzistas fama loka rakonto pri la du amikoj Hanshan kaj Shide. Hanshan vivis en preskaŭ izoliteco dum pli ol 70 jaroj en la monto Tiantai, verkinte pli ol 300 poemojn dum tiuj jaroj, kaj estis amiko de Shide, kiu estis trovita de bonzo kaj fariĝis kuiristo ĉe Guoqing-templo, akirinte la kutimon kunporti manĝaĵon al sia amiko. Ili ambaŭ estis toleremaj, bonkoraj kaj pacemaj. Hanshan sin dediĉis al lernado de taŭismo, budhismo kaj konfuceismo, kaj fariĝis simbolo de harmonio inter kredoj. Budhanoj kredas, ke Hanshan kaj Shide estas bodisatvoj, taŭistoj konsideras ilin kiel harmoniulojn venintajn el ĉielo, kaj konfuceistoj ilin nomas saĝuloj de harmonio.


Du Zhanyuan, prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, parolas en la malfermo de la forumo.


En la parolo dum la malferma ceremonio de la forumo, Du Zhanyuan, prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, atentigis pri la kresko de ekstremismoj en la mondo, dum Hehe-kulturo subtenas pacon kaj harmonion. Oni devas persisti en disvolvado de justa kaj inkluziviga sistemo pri monda administrado kaj antaŭenigo de la komunaj valoroj de la homaro.


Hatoyama Yukio, iama ĉefministro de Japanio kaj nuna prezidanto de la Instituto de la Komunumo de Orienta Azio, parolis pri la graveco de paca kunekzisto kaj kritikis la bojkoton de Usono al Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Laŭ Hatoyama, Usono kaj Ĉinio devas serĉi komunajn punktojn por kunlaboro kaj respekti la diferencojn por teni la Hehe-kulturon.


Multaj partoprenantoj de la forumo esprimis subtenon al la konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco kiel maniero antaŭenigi Hehe-kulturon. Profesoro Zhang Liwen, direktoro de la Instituto pri Hehe-kulturo de Renmin-universitato, substrekis, ke Hehe estas unu el la plej gravaj konceptoj de antikva Ĉinio, kaj Konfuceo atentis tion, ke ĉiuj homoj kundividas saman loĝejon: la mondo.


Premi-dona ceremonio de la Internacia Centro pri Hehe-Kulturo


La harmonia kunvivado inter la grandaj religioj de Ĉinio estis traktata en multaj paroloj, kaj fare de esploristoj pri Hehe-kulturo, kiu kundividis kun la publiko la rezultojn de siaj esploroj, kaj fare de fakuloj de aliaj kampoj, kiuj ofte uzis tiun interreligian harmonion de Tiantai kiel metaforon kaj instigon al la laboro konservi kaj heredigi Hehe-kulturon al estontaj generacioj ne nur de Ĉinio, sed ankaŭ la tuta mondo.


La 10-an de decembro, partoprenantoj de la forumo vizitis Guoqing-templon de Tiantai-a budhismo, kun la historio de pli ol jarmilo, la Muzeon pri Paco kaj Harmonio, dediĉitan al konservado de la memoro pri Hehe-kulturo, kaj la vilaĝon Tianyang Chen, kie oni povas konatiĝi kun lokaj frandaĵoj kaj manartaĵoj.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments