Huangyan-a bambu-ĉizado

| 2021-12-15
Bookmark and Share

Bambu-ĉizado estas la tradicia metiarto de Huangyan-distrikto sub Taizhou-urbo de Zhejiang-provinco, Ĉinio. Ĝi ankaŭ estas konata kiel Tie Huang aŭ Fan Huang. La nomo venas de tio, ke la tekniko konsistas el ĉizado de la interna parto de la bambuo (huang). Dum la dinastioj Ming kaj Qing (1368-1911), produktoj faritaj per tiu tekniko, ekzemple plumteniloj, ventumiloj kaj apogiloj, estis tre popularaj en Huangyan. En la 1950-aj jaroj, la zhejiang-a registaro donis al ligno-ĉizado, qingtian-a ŝton-ĉizado kaj huangyan-a bambu-ĉizado la titolon "tri specoj de ĉizado de Zhejiang".





Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments