El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio subtenas Afrikon venki epidemion

| 2021-12-15
Bookmark and Share


Wang Wenbin, proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris en regula gazetara konferenco la 13-an de decembro, ke Ĉinio plirapidigos la helpon per vakcinoj al afrikaj landoj kaj subtenos Afrikon venki la epidemion.


Ĉina prezidanto Xi Jinping anoncis en la 8-a Ministra Kunveno de la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro antaŭ nelonge, ke Ĉinio provizos Afrikon per pli ol 1 miliardo da dozoj da vakcinoj kontraŭ KOVIM-19, el kiuj 600 milionoj estos senpaga helpo, kaj 400 milionoj estos kunproduktitaj de ĉinaj kompanioj kaj koncernaj afrikaj landoj. Wang diris, ke tio estas grava rimedo por ke Ĉinio kaj Afriko plifortigu kontraŭepidemiajn kunlaborojn kaj por helpi Afrikon trapasi la "vakcinan fosaĵon".


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments