Ŝanhaja Esperanto-Asocio okazigis feston
La 11-an de decembro, antaŭ la 162-a datreveno de la naskiĝo de d-ro Zamenhof, fondinto de Esperanto, Ŝanhaja Esperanto-Asocio okazigis feston kaj la irana esperantisto Saed estis invitita kaj partoprenis en la kunveno. Huo Xinggang faris bonvenigan paroladon en Esperanto kaj la ĉina lingvo, kaj partoprenantoj prezentis sin en Esperanto kaj la ĉina lingvo. Poste ili kantis kantojn.
Raporto: Shen Xiaoxi
Redaktoro: Han Xin
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments