Changzhou-a Esperanto-Asocio okazigis feston
Posttagmeze de la 12-a de decembro, Changzhou-a Esperanto-Asocio okazigis feston memore al la naskiĝtago de d-ro Zamenhof en Changzhou-a Biblioteko de la urbo Changzhou, la provinco Jiangsu, Ĉinio. Dume Changzhou-a Esperanto-Asocio donacis Esperantajn librojn al Changzhou-a Biblioteko kaj okazis prezentadoj de lernantoj de Esperanto-societo el la Elementa Lernejo Dongfang, Jiangsu-a Teknologia Universitato kaj Profesia Teknika Kolegio Liu Guojun.
Raporto: Xi Keyi
Redaktoro: Han Xin
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments