El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publikiĝis rezulto de Tutmonda Enketo: Demokratiaj Praktikoj kaj Registara Efiko de Ĉinio

| 2021-12-09
Bookmark and Share

La 7-an de decembro en Pekino la Akademio de Studoj pri Moderna Ĉinio kaj la Mondo publikigis rezulton de Tutmonda Enketo: Demokratiaj Praktikoj kaj Registara Efiko de Ĉinio. La enketo tuŝas la kampojn de ĉinaj ekonomio, politiko, socio, kulturo kaj aliaj aferoj de landa administrado.


La enketitoj de 23 landoj vaste opinias, ke ĉinaj ciferecaj produktoj (53.2%), 5G-aj teknikoj (52.5%), interretaj teknikoj (47.8%), artefarita inteligenteco (47.2%), infrastrukturoj (44.2%) kaj grandrapida fervojo (44.1%) estas en monde unua nivelo. Ili pozitive taksas disvolvon de la ĉina ekonomio, kaj ĉinaj produktado kaj kreivo estas monde konataj.


Rekono pri tendenco de disvolvado de ĉina ekonomio (%)


Pri kontraǔepidemiaj agadoj, la enketitoj "akceptas", "aprobas" aǔ "alte taksas" la rimedojn de Ĉinio. Ili opinias, ke Ĉinio efike reagas, kaj la ĉina registaro metas la popolon en la unuan vicon. Ankaǔ la pozitiva rolo de Ĉinio en internaciaj kontraǔepidemiaj kunlaboroj estas vaste "akceptata" kaj "subtenata".


Rekono pri efiko de ĉinaj kontraǔepidemiaj agadoj (%)


La enketo montras, ke la fidindeco de la ĉina popolo pri la ĉina registaro atingis 99.8%, kio estas la plej alta inter la 23-landaj enketitoj. Inter ĉinaj enketitoj, 85.8% opinias, ke en lasta kvin jaroj multiĝis la sento de gajno; 95.8% opinias, ke evidente malgrandiĝis la socia breĉo inter riĉuloj kaj malriĉuloj; 96.3% pensas, ke la medio pli kaj pli boniĝas; 94.5% ege aprezas la kulturon de sia lando; 93.3% laǔdas la kontraǔkoruptan povon de sia registaro. Ĉio tio prezentas la fortiĝon de la sentoj de gajno kaj feliĉo de la ĉinaj popolanoj.


Fido kaj aprobo de ĉinaj enketitoj al la ĉina registaro (%)


Tio estas la unua fojo por la akademio fari tutmondan enketon pri demokratio kaj landa administrado. La rezulto venis de 9 598 enketitoj el 23 landoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments