El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brazila entrepreno faras maskojn kiuj mortigas koronviruson!

| 2021-12-08
Bookmark and Share

La brazila kompanio Phitta kreis medicinan maskon per sia propra teknologio, kiu mortigas la viruson kiu kaŭzas KOVIM-19. La masko ricevis la nomon Phitta Masko. Dum ordinaraj medicinaj maskoj devas esti ŝanĝitaj ĉiujn 2-3 horojn, tiu de Phitta povas esti uzata 12 horojn.


La entreprenanto Sérgio Bertucci


Kreita meze de la pandemio, la kompanio vidis sian enspezon salti de 1.2 milionoj da realoj en 2020 al 30 milionoj da realoj (1 realo = 0.178 usonaj dolaroj) en 2021. "Ĝi estas brazila teknologio, disvolvita ĉi tie. Ni traktas kun aliaj landoj kaj komencos eksporti ĝin", diris la fondinto Sérgio Bertucci.


Li havas spertojn en la teksa industrio de San-Paŭlo kaj havis inter siaj partneroj firmaon pri produktoj por eviti malpuriĝon de hospitalaj uniformoj. Komence de la pandemio, Bertucci kontaktis sian partneron demandante ĉu li havas iujn solvojn, kiuj povus mortigi la novan koronviruson. "Li havis produkton disvolvitan por dentokuracado. Ni decidis testi ĝin kontraŭ KOVIM-19 kaj ĝi funkciis", li diras.


La produkto estas aktiva ingredienco nomata Phtalox, kiu agas kiel "hidrogena peroksido": la substanco interagas kun la oksigeno en la histo, farante ĝin pli reaktiva, kio oksidas la viruson. La provoj, faritaj de la Instituto pri Biomedicinaj Sciencoj de la Universitato de San-Paŭlo, montris, ke la masko kun Phtalox estas 99% efikaj kontraŭ la variantoj Delto, P1 kaj P2 de la koronviruso. Ili ankaŭ montris, ke la produkto estas sekura por homoj. La kompanio faros provojn por kontroli la efikecon de la masko kontraŭ la varianto Omikrono.


Post la provoj, la entreprenisto serĉis manierojn produkti la maskon grandskale. Kune kun du aliaj partneroj, li investis 5 milionojn da realoj por ekfabriki la maskojn. La produkto ekvendiĝis en oktobro 2020. Ekde tiam, la kompanio rapide kreskis. Ĝi komencis produktante unu milionon da maskoj monate, kaj hodiaŭ ĝi produktas sesoble tiun kvanton. La nombro da dungitoj iris de 7 al 75 en iom pli ol unu jaro.


"Ni devis esti tre lertaj en ĉi tiu procezo. Krei produkton postulas inteligentecon, sed fari ĝin kiel realaĵon kaj liveri ĝin ĝustatempe postulas multe da energio. Hodiaŭ ni fabrikas ses milionojn, sed se ni estus fabrikantaj 20 milionojn, ni sukcesus vendi ilin", li diris.


Pro ĝia pli longa efiko, Phitta-masko estis serĉata de kompanioj dezirantaj provizi protektan ekipaĵon al siaj dungitoj. La maskoj de Phitta estas liverataj al la kompanioj kiel Nestlé, Danone, Coca-Cola, Siemens kaj Goodyear, kaj ankaŭ la ĉefaj apotekaj ĉenoj de Brazilo.


Ŝparo je unu miliono da maskoj


Por kompanioj, la masko reprezentas signifan ŝparon. Siemens komencis uzi Phitta-maskon ĉe sia fabriko en Jundiaí (SP). La fabriko havas proksimume 3 000 dungitojn, kiuj kutimis ŝanĝi sian maskon ĉiun du kaj duonhoron. Nuntempe ĉiu uzas nur unu maskon tage. La kompanio kalkulas, ke ĝi ŝparis pli ol unu milionon da maskoj jare. Alia avantaĝo estas, ke sur la masko ne estas virusoj nek bakterioj, do ĝi povas esti forĵetita kiel ordinara rubaĵo.


En la lastaj tagoj, Phitta akiris rajtigon por eksporti sian produkton kaj jam studas merkatojn eksterlande. Inter la prioritatoj troviĝas Kolombio, Italio kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. La kompanio ankaŭ subskribis partnerecojn por provizi maskojn al eventoj. "Ni okazigis eventon kun la vest-marko Privalia. Por eniri la lokon, la persono devis surmeti Phitta-maskon kaj tiel certiĝi, ke li/ŝi estas en protektita loko", li diris.


Por la venonta jaro, la kompanio pretas lanĉi aliajn produktojn uzante la aktivan ingrediencon Phtalox, kiel roboj por hospitaloj kaj N95-maskoj. "Hodiaŭ, la kuracisto aŭ flegisto devas ŝanĝi la antaŭtukon por ĉiu paciento traktita. Ĉi tio kreas grandegan kvanton da rubo. Kun nia teknologio, oni povos surporti la saman antaŭtukon por 12 horojn, estos protektita kaj ŝparos rimedojn", li diris.


Alia ebleco esplorata estas apliki la produkton en hospitalaj kaj hotelaj litotukoj. En ĉi tiu kazo, la servo inkluzivas la reaplikon de la produkto post lavado. "De la komenco, ni decidis krei produkton utilan ne nur dum la pandemio. Do ni alprenas strategion, kiu inkluzivas nereuzeblaĵojn kaj tukojn por kompanioj kaj ejoj, kiuj daŭre uzos maskojn eĉ post la fino de la pandemio, kiel la nutraĵa sektoro", diris Bertucci.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Pragmatismo Politico




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments