El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekfunkciis plej bela grandrapida fervojo de Xiangxi en Hunan

| 2021-12-08
Bookmark and Share


La 6-an de decembro oficiale ekfunkciis la grandrapida fervojo de Zhangjiajie tra Jishou al Huaihua en Hunan-provinco, Ĉinio. La fervojo longas je 245 kilometroj kun dezajnita rapideco de 350 kilometroj hore.



La grandrapida fervojo trapasas la regionon de Wuling-montaro kaj plurajn riverojn, ĉe ĝi troviĝas multaj natur-rezervejoj kaj turismejoj, do ĝi estas konata kiel la plej bela grandrapida fervojo de Xiangxi (Xiangxi-a Tuĝja-a kaj Mjaŭ-a Aŭtonoma Subprovinco en Hunan-provinco). La vetero ofte ŝanĝiĝas en la regiono, pro tio estas malfacile konstrui fervojon tie. Oni konstruis sume 280 pontojn kaj tunelojn, kiuj kovras 90% de la tuta linio. Plejparto de la stacioj, tuneloj kaj pontoj de la fervojo troviĝas ĉe montdeklivo aǔ klifo, pro tio oni nomas ĝin "surnuba grandrapida fervojo".


La fervojo estas la unua grandrapida fervojo de la subprovinco, nun la loko jam ligiĝis kun la grandrapidtrajna reto de la tuta lando. Tio estas signifoplena por la disvolviĝo de mezokcidenta parto de Ĉinio.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments