El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina vojo: internacia simpozio en la teatro Flavio de Romo

| 2021-12-07
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi


Altnivela internacia politik-kultura evento, plena je gravaj pripensoj, kiuj certe iom post iom donos pozitivajn efikojn, rezultis el la prezentado, vespere de la 3-a de decembro, de la eseo verkita de Fabio Massimo Parenti, vicprofesoro de la Ĉina Universitato pri Eksterlandaj Aferoj en Pekino kaj en aliaj prestiĝaj italaj institutoj, “La Ĉina Vojo -- Defio por Komuna Estonteco”, eldonita de la itala eldonejo MELTEMI.


En la teatro Flavio, elstaraj personoj renkontiĝis kaj komparis ideojn, komencante de Marco Rizzo, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio en Italio, profesoro Alberto Lombardo, estro de la internaciaj rilatoj de la partio, profesoro Parenti, aŭtoro de la eseo, kaj honoraj gastoj, kiel Zheng Xuan, diplomatia sendito de ambasadorejo de Ĉinio, akompanata de tri aliaj diplomatiaj funkciuloj.


De maldekstre: profesoro Alberto Lombardo, estro de la internaciaj rilatoj de la Komunista Partio en Italio;  Marco Rizzo, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio en Italio;  Zheng Xuan, diplomatia sendito de ambasadorejo de Ĉinio; profesoro Fabio Massimo Parenti, aŭtoro de la eseo.


La verko pri Ĉinio estis prezentita al la publiko ĉapitro post ĉapitro per la analizo farita de profesoro Lombardo, eminenta interpretisto de la marksisma teorio aplikita al nia nuna aktualeco.


Profesoro Parenti substrekis, kiel la origino de la iniciato de ĉina prezidanto Xi Jinping "La Zono kaj Vojo", venas de la praktiko ene de la lando, ligante la orientajn provincojn al la okcidentaj kaj kiel la celo estas la interkonekto de tiuj faktoroj kiuj kondukas al disvolviĝo kaj do al sekureco kaj al progreso. Tio estas garantio pri socia stabileco. Tia iniciato celas redukti malegalecon, komencante de tiu inter riĉuloj kaj malriĉuloj.


De atento al la bezonoj de la ĉina popolo, ĉi tiu modelo estis aplikita al kunlaboro kun aliaj landoj, celante al reciproka profito kaj egaleco, kiuj estas antaŭkondiĉoj por interna kaj internacia stabileco.


Profesoro Parenti konfirmis kiom ofte la amaskomunikiloj havas la kutimon manipuli informojn, precipe se temas pri Ĉinio. Kaj tiel la ĉeffluo tro ofte prezentas "La Zonon kaj Vojon" por “domini” la internacian arenon. Nenio estas pli malĝusta, preter percepto, eĉ objektive laŭ la profesoro, kiu rememoris la kvin kolonojn de la ĉina diplomatia kulturo: neenmiksiĝo, neagreso, reciproka profito, paca kunvivado kaj neceso de ĉies kontribuo.


Ĉinio volas rejunigon de sia nacio, kaj ĝi volas prosperigi sian civilizacion. Rememorigis nin profesoro Parenti, rilate kaj al aktualaĵoj kaj al iuj el la fundamentaj punktoj de la ideologio de prezidanto Xi, enmetitaj en la tri volumoj de "Xi Jinping: Regado de Ĉinio".


Certe hodiaŭ "Ĉinio akiras pli kaj pli da konsentoj en la mondo", substrekis la profesoro, kiu trovas la kialojn de tiu konsento en la internacia ĉiutaga vivo: komerco, infrastrukturoj, loĝistiko kaj investoj.


Povas esti tial ke "la tuta mondo aliĝas hodiaŭ al 'La Zono kaj Vojo": ĝi alportas avantaĝojn" kaj ĉefe ĝi ne kaŭzas militojn.


Zheng Xuan komencis sian paroladon per penso de prezidanto Xi: "Bazo de solidaj rilatoj inter landoj estas amikeco inter popoloj." Poste ŝi daŭrigis sian paroladon, en la perfekta itala lingvo, koncentriĝante pri la unua ĉapitro de la libro "kompreni Ĉinion". Efektive, ni devus demandi nin, kiel Ĉinio sukcesis fari tian progreson en 70 jaroj?


La respondo laŭ la elstara parolantino estas la Komunista Partio de Ĉinio, tiu politika forto, kiu gvidas Ĉinion. Se ni vere volas kompreni, ni bezonas fari observon zorgan, senpartiecan kaj senstereotipan. Tiel farante, ni tuj rimarkus okulfrapan aferon: la masiva redukto de malriĉeco.


En la ĉina tradicio -- rakontis Zheng -- ekzistas la proverbo: "Rigardu la pasintecon, ĉirkaŭrigardu, planu la estontecon". Tiu ĉi efika principo, laŭ multaj okcidentaj observantoj, estas hodiaŭ la bazo de la praktikeco, efikeco kaj klarvideco de la ĉina politiko. La penso de prezidanto Xi, sinteze ilustrita de la diplomatistino, aldonas gravan kontribuon al tiuj: forta gvidado de KPĈ; la popolo unuavice; kapablo ĉiam novigi; iniciatemo; tutmonda vizio, sed ĉiam sekvante la ĉinan vojon, antaŭkondiĉo de sendependeco; kaj la kapablo senĉese plibonigi sin mem.


Al la ĝenerala sekretario de la Komunista Partio en Italio Marco Rizzo, la ŝarĝo kaj honoro fini la eventon. Por la ĝenerala sekretario, "la temo de la kunveno kaj la subtitolo de la libro povus esti: kontraŭ la antaŭjuĝoj". Antaŭjuĝoj, kiuj tro ofte, se arte encerbigitaj per perversa uzo de la amaskomunikiloj, finas konsistigi tiun moralan kadron por militoj deĉenigitaj de la nura intereso de kapitalismaj landoj, kiel tro multaj jam okazis en la pasinteco. Tio estas eventualaĵo, kiun la italaj kaj eŭropaj komunistoj nepre volas eviti ke ĝi povus okazi en proksima estonteco.


Por la ĝenerala sekretario, "bezonas konkreta analizo de la konkreta situacio por kompreni la hodiaŭan mondon" kaj ĉefe por garantii al ĉi tiu mondo ŝancon por daŭre ekzisti. Li rimarkis, kiel en la realo koncernanta nin, ni trovas nin meze de kolizio inter paco kaj milito kaj ke "en Okcidento, en la kolizio inter financo kaj politiko, financo venkis. En aliaj partoj de la mondo estas tute ne tiele. En Ĉinio, politiko estas la nediskutebla ĉefrolulo, estas politiko, kiu reprezentas la homojn kaj gvidas ilin al progreso".


Marco Rizzo diris: "Ni devas decidi, ĉu ni volas pacan mondon tian, kian Ĉinio sugestas, aŭ mondon en kiu ni devas suferi provokojn kaj militojn, kiel ŝatus aliaj landoj. Ni komunistoj devas daŭrigi nian lukton por la paco".


Redaktoro: Chen Ji


Foto ĝentile donita de sinjorino Claudia Cecchini -- fota servo de la Komunista Partio en Italio




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments