Malgraŭ diferencoj, ni kundividas la samajn sentojn

| 2021-12-06
Bookmark and Share

Ĉi-matene mi legis novaĵon en la novaĵ-kanalo GICExpat en Wechat, pri eks-paro kiu estis enhospitaligita en la urbo Chengdu de Sichuan-provinco pro deprimo kaŭzita de sia disiĝo antaŭ du jaroj. Ili restis kune por ok jaroj antaŭ la disiĝo kaj poste ne sukcesis forgesi unu la alian. Ambaŭ supozis, ke la alia havis novan amrilaton, sed unu estis tro fiera por demandi la alian, do ili sekvis malsamajn vojojn en la vivo kaj deprimiĝis pro manko de la alia. Finfine, ili estis samtempe akceptitaj en la sama hospitalo, kie ili denove renkontiĝis.


Eks-paro renkontiĝis en hospitalo kaj nun estas kune denove.


Filmeto kiu montras ilian reunuiĝon cirkulas en interreto, kaj montras ilin sidantaj unu apud la alia, vestitaj en pacientaj roboj kaj babilante rigardantaj fenestron, fojfoje rigardantaj unu la alian. La du finfine reunuiĝis sub la persvado de flegistinoj. Retanoj taksis tiun amrakonton kiel "eĉ pli surpriza kaj romantika ol amrakontoj de filmoj", kaj kelkaj asertis, ke estas ilia destino vivi kune.


Tiu bela amrakonto instigas nin pensi pri niaj prioritatoj kaj celoj en la vivo, ni foje pro bagatelo kaŭzas malfeliĉon al ni mem, kaj pro fiero aŭ timo hezitas agadi.


Aliflanke, kiel ĵurnalisto mi demandis min kial oni diskonigas tiun rakonton kiel novaĵo. Ĉu diskonigo pri privataj vivoj de homoj estas io publike utila? Pensante pri tiu demando mi subite rimarkis, ke kvankam ni, homoj, havas malsamajn denaskajn lingvojn, kulturajn fonojn ktp, ni tamen havas la samajn sentojn, kaj pro tio ni ĉiuj egale feliĉas pro tiu paro, malgraŭ tio, ke ili ne estas niaj konatuloj kaj eble iliaj opinioj eĉ kontraŭas la niajn.


Mark Zuckerberg parolas al tribunalo en Usono: algoritmoj de sociaj retejoj fariĝis nova minaco al harmonia kunvivado inter homoj.


Ĵus antaŭ ol legi tiun novaĵon pri la paro, mi legis alian novaĵon, publikigitan de The Intercept, pri kiel la algoritmoj de Facebook manipulas homojn. Tiu novaĵo, bazita en internaj raportoj de Facebook kaj rakontoj de ĝiaj eksaj funkciuloj, montras, ke tiuj algoritmoj kontribuas por, interalie, radikaligi politikajn poziciojn de homoj, instigi diskriminacion, deprimigi suferantojn kaj eĉ kaŭzi familian disiĝon.


En ambaŭ kazoj, interreto disigis sentojn al homoj, sed en la unua kazo temas pri bona sento kiu kontribuas por unuigi nin ĉiuj, en la dua kazo temas pri malbonaj sentoj kiuj nin apartigas kaj instigas kverelojn. Interreto estas nur la ilo, estas homoj kiuj decidas kiel uzi ĝin.


Dum la lastaj monatoj mi partoprenis en malsamaj forumoj en kiuj oni diskutis amaskomunikadon. En tiuj forumoj ofte aperis la demando "kial diskonigi Ĉinion al eksterlando", kune kun la aserto, ke ekzistas multaj miskomprenoj pri Ĉinio eksterlande. La diskutoj en tiuj forumoj estis tre profundaj kaj interesaj, kaj evidentiĝis kiom komplika estas la tasko klarigi Ĉinion al eksterlandanoj, aparte al tiuj de aliaj kontinentoj, kies kultura fono estas tre malsama ol tiu de ĉinoj.


Mi dum debato pri amaskomunikado en Ĉinio: interkultura dialogo estas malfacila, tamen necesa.


La reagoj de homoj al la pandemio aparte evidentigis tiun punkton, ĉar en Azio, inkluzive de Ĉinio, tuj post la ekapero de la nova viruso, homoj komencis uzi maskojn surstrate, dum en okcidentaj landoj homoj protestis kaj rifuzis kvarantenon, vakcinon kaj devigan uzon de maskoj nome de individua libereco. Tio estas praktika rezulto de kulturaj diferencoj, ĉar en la aziaj kulturoj oni komprenas ĉiun homon kiel parto de socio, la komuna intereso de la socio venas unue, kaj individueco estas kreita sur tiu komuna bazo. En okcidentaj socioj estas la malo, individuo estas la bazo, kaj la socio estas komprenata kiel aro da individuoj. Dum pandemio, azianoj donas prioritaton al la komuna bono kaj alprenas la sciencajn rimedojn por ke ĉiuj estu protektataj, dum en okcidento la prioritato de multaj homoj estas kontraŭstari kontraŭepidemian agadon nur por "praktiki" sian liberecon.


Krei pontojn inter Ĉinio kaj okcidentaj landoj estas granda defio, mi mem bezonis multajn jarojn en la lando por esti kapabla pli bone kompreni la trajtojn de la ĉina socio, kaj estas ankoraŭ multaj aferoj kiujn mi ne sufiĉe bone komprenas. Sed kiel konsciigi homojn eksterlande, kia lando Ĉinio vere estas? Multaj kolegoj opinias, ke por tion sukcesigi oni devas fokusi sur diskonigo de rakontoj pri vivoj de ordinaraj homoj en Ĉinio, kaj mi demandis min kial. Nun mi havas la respondon: malgraŭ diferencoj, ni kundividas la samajn sentojn.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments