【E-radio】Ekspozicio pri Pekinaj Vintraj Olimpikoj en San-Paŭlo

| 2021-12-03
Bookmark and Share



Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Pekino normigos fremdlingvajn ŝildojn en publikaj lokoj

– Pli ol unu miliardo da homoj en Ĉinio estis plene vakcinitaj

– Ekspozicio pri Pekinaj Vintraj Olimpikoj en San-Paŭlo

– Ĉinio donacos al Afriko plian miliardon da dozoj da vakcinoj kontraŭ KOVIM-19


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Pekino normigos fremdlingvajn ŝildojn en publikaj lokoj


En Pekino nova regularo postulas starigon de normigitaj ĉinlingvaj kaj fremdlingvaj ŝildoj en kvin kategorioj de publikaj ejoj. La kvin kategorioj inkludas publiktransportajn ejojn kiel flughavenoj kaj stacidomoj; ejoj por grandskalaj internaciaj eventoj kiel sportoj, konferencoj kaj ekspozicioj; kvartaloj kun multaj ek-sterlandanoj; krizŝirmejoj; kaj aliaj signifaj publikaj ejoj por kulturo, turismo kaj sportoj. La regularo ekvalidos en la 1-a de januaro 2022.


– Pli ol unu miliardo da homoj en Ĉinio estis plene vakcin-itaj


Ĝis la 29a de novembro, preskaŭ 2.5 miliardoj da dozoj da vakcinoj estis inokulitaj tutlande en Ĉinio, kaj pli ol unu miliardo da homoj en la lando estis plene vakcinitaj kontraŭ KOVIM-19, laŭ klarigo de la proparolanto de la ĉina Nacia Komisiono pri Sano en la 30a de novembro.


– Ekspozicio pri Pekinaj Vintraj Olimpikoj en San-Paŭlo


La 28an de novembro estis inaŭgurita en San-Paŭlo, Brazilo, ekspozicio pri la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022 ĉe la avenuo Paulista. Drakaj kaj leondancaj spektakloj, tipaj brazilaj kaj ĉinaj dancoj kaj ekzercoj de tajĝiĉuan-o allogis multajn homojn, kaptis atenton de preterpasantoj kaj ricevis multajn laŭdojn. Oni ankaŭ montris la reklaman videon de la olimpikoj kaj disdonis flugfoliojn, flagojn kaj ĉapelojn de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022.


– Ĉinio donacos al Afriko plian miliardon da dozoj da vakcinoj kontraŭ KOVIM-19


Dum la malferma ceremonio de la 8-a Ministeria Konferenco de la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro vespere de la 29-a de novembro, ĉina prezidanto Xi Jinping promesis donaci al afrikaj landoj plian miliardon da dozoj da vakcinoj kontraŭ KOVIM-19. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), Xi deklaras, ke kunlaboroj inter Ĉinio kaj Afriko celas plibonigi la vivojn de homoj en ambaŭ lokoj. Reciproka helpo kaj solidareco markas la rilatojn inter Ĉinio kaj Afriko.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments