Amo kaj Perforto: debuta albumeto de Ekde Tiam!

| 2021-12-03
Bookmark and Share


La unuan de decembro estis oficiale lanĉita la kvartraka albumeto Amo kaj Perforto, la unua de la aŭstralia grupo Ekde Tiam, kies membroj estas Joanne Johns (voĉo kaj sintezilo) kaj Peter Johns (drumo).


La du unuaj trakoj temas pri amo, kaj la aliaj du pri perforto. La unua kanto "Al la Luno" eĉ uzas kelkajn soneltiraĵojn de NASA-arĥivoj, sed rilatas al amoraj sentoj dum kosmovojaĝo. Plejparto de la kantoj pri vojaĝo tra la kosmo rilatas al soleco aŭ mirindaĵoj de teknologio, sed tiu ĉi sekvas tute alian vojon, esplorante la homan naturon.


"Reva Vi" traktas temon karan al filozofoj kaj psikologoj: ĉu niaj pensoj pri aliulo vere spegulas tiun personon? Idealigita homo ja pli plaĉas al ni ol reala homo, ĉu ne?


La du kantoj pri perforto estas vere korŝiraj: la unua, "Paĉjo", estas repo kiu traktas ciklon de perforto ene de familio. Aparte priatentinda estas ĝia videoklipo, kreeme kombinante pezajn scenojn kaj multajn abstraktajn elementojn, ĉio zorge elpensita kaj bone muntita por krei rezulton pli altnivelan ol tiu de tipaj Esperantaj videoklipoj.


La lasta kanto "Por Ridi" estas omaĝo al la komediistino Euridice Dixon (Ridi al ŝiaj amikoj), kiu estis sekvita al parko kaj murdita. La melodio estas tre bone prilaborita por tuŝi niajn sentojn, dum la teksto pensigas nin pri la aro da sociaj problemoj kiuj rezultas en krimoj kiel tiu.


Ekde Tiam alportas ion novan al Esperanta muziko kaj kontribuas por igi ĝin pli internacia. Cetere la muzikistoj estas plurtalentaj kaj havas interesan muzikprojekton por disvolvi, ĉiu kanto estigas surprizon en la aŭskultanto. Post aŭskulti la albumeton restas la scivolemo, kiel ĝia muziko evoluos dum la sekvaj jaroj.


Por aŭskulti pecetojn de la kantoj, spekti la videoklipon de "Paĉjo" aŭ aĉeti la albumeton, vizitu la retejon de Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/ekde-tiam/1-amo-kaj-perforto.html


Membroj de Vinilkosmo-ABONKLUBO rajtas senpage aŭskulti tiun ĉi albumeton per elsendfluo, se vi ankoraŭ ne estas membro, abonu ĉe: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments