【E-radio】Olimpika vilaĝo de Zhangjiakou unuafoje "lumigita"

| 2021-12-02
Bookmark and Share


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Vojo lumigata de poezioj

– Ĉinio donas ĉiutagajn bezonaĵojn al Afganio

– Olimpika vilaĝo de Zhangjiakou unuafoje "lumigita"

– Xi Jinping prezidis pintkunvenon memore al la 30a datreveno de dialogaj rilatoj inter ASOAL kaj Ĉinio


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Vojo lumigata de poezioj


La aleo 1 028 de la distrikto Yangpu de Ŝanhajo estas strateto sen lampoj. Ekde oktobro, tiu aleo estas lumigata per poemoj, projekciataj sur la grundo. La projekciitaj lampoj estas lumigataj de la 17a horo ĝis la 1a horo frumatene de la sekva tago. La poemoj, verkitaj de lokanoj, estas regule ŝanĝataj.


– Ĉinio donas ĉiutagajn bezonaĵojn al Afganio


La 20-an de novembro vartrajno ŝarĝita per pli ol 1 000 tunoj da ĉiutagaj bezonaĵoj foriris el Xinjiang. La trajno, tra la fervoja pasejo en Khorgos, atingos la urbon Mazari-Sharif de Afganio. La vojaĝo daŭros ĉirkaŭ 12 tagojn. Ĉi tiu estas la tria vartrajno de Ĉinio al Afganio, kiu kunportas vintrajn vestojn kaj ŝuojn, litkovri-lojn, tipajn xinjiang-ajn manĝaĵojn kaj laktotean pulvoron al la afgana popolo.


– Olimpika vilaĝo de Zhangjiakou unuafoje "lumigita"


Por bonvenigi la Vintrajn Olimpikojn kaj Paralimpikojn 2022, en la 23-a de novembro oni unuafoje testis la elektroŝarĝon en la Vintra Olimpika Vilaĝo de Zhangjiakou en la provinco Hebei. Lampoj en 31 sportistaj loĝdomoj kaj 22 komercaj zonoj estis testitaj.


– Xi Jinping prezidis pintkunvenon memore al la 30a datreveno de dialogaj rilatoj inter ASOAL kaj Ĉinio


La 22an de novembro en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping videolige ĉeestis kaj prezidis la specialan pintkunvenon de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj Ĉinio por memorfesti la 30-an datrevenon de la dialogaj rilatoj inter ASOAL kaj Ĉinio. Xi faris paroladon titolitan "Por kuna estonteco kaj nia komuna hejmo", kaj emfazis la ampleksan strategian partnerecon inter ASOAL kaj Ĉinio, kio estas nova mejloŝtono en la historio de duflankaj rilatoj kaj donos al la regiono kaj la mondo novan impulson de paco, stabileco, prospero kaj evoluado.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments