El Popola Ĉinio>Ekonomio>Kurantaj Aferoj>

Skalo de ĉina grand-datuma industrio superos 3 duilionojn da juanoj en 2025

| 2021-12-02
Bookmark and Share


La 30-an de novembro la Ministerio pri Industrio kaj Informa Teknologio de Ĉinio publikigis la projekton pri la grand-datuma industrio por la Dekkvara Kvinjara Plano (2021-2025). Laǔ la projekto, en 2025 la skalo de la ĉina grand-datuma industrio superos 3 duilionojn da ĉinaj juanoj.


La grand-datuma industrio estas floranta strategia industrio pri datuma produktado, kolektado, konservado, prilaborado, analizado kaj servado. Nun en Ĉinio ĉe tiu industrio ankoraǔ ekzistas kelkaj bremsiloj, ekzemple la socio ne samnivele konas la gravecon de grandaj datumoj, multaj firmaoj, departementoj kaj homoj ne komprenas la koncepton "agi laǔ grand-datuma rezulto", cetere la kvanto de fakuloj pri tio estas nesufiĉa.


La tempo por la Dekkvara Kvinjara Plano estas la ŝlosila periodo por la ĉina industria ekonomio cifereciĝi, tio estas nova postulo al la disvolvado de la grand-datuma industrio. La projekto celas estigi bonkvalitan disvolviĝon de la grand-datuma industrio, rapidigi la konstruadon de grand-datuma platformo por ĉiuj industrioj kaj antaǔenpuŝi integriĝon inter la grand-datuma industrio kaj aliaj industrioj en diversaj kampoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments