El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekspozicio pri Pekinaj Vintraj Olimpikoj en San-Paŭlo

| 2021-12-01
Bookmark and Share

La Ĉina Asocio de Brazilo, la Asocio Min Nan de Sudameriko kaj aliaj asocioj kaj societoj de ĉinoj en San-Paŭlo, Brazilo, inaŭguris en la 28-a de novembro ekspozicion pri la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022 ĉe la avenuo Paulista. La aktivaĵo ricevis subtenon de la ĝenerala konsulejo de Ĉinio en San-Paŭlo kaj la Pekina Federacio de Transmaraj Ĉinoj.





Drakaj kaj leondancaj spektakloj, tipaj brazilaj kaj ĉinaj dancoj kaj ekzercoj de tajĝiĉuan-o allogis multajn homojn, kaptis atenton de preterpasantoj kaj ricevis multajn laŭdojn. Oni ankaŭ montris la reklaman videon de la olimpikoj kaj disdonis flugfoliojn, flagojn kaj ĉapelojn de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: ĈRI




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments