Inaŭgurita flughaveno financita de Ĉinio en Mozambiko

| 2021-11-30
Bookmark and Share

La prezidento de Mozambiko, Filipe Nyusi, inaŭguris novan flughavenon en la provinco Gazao, suda Mozambiko, la 29-an de novembro. La flughaveno havas la areon de 3 400 kvadrataj metroj, kun 600 kvadrataj metroj da oficeja spaco. Ĝia konstruado estis financita de la registaro de Ĉinio, kun buĝeto je ĉirkaŭ 60 milionoj da usonaj dolaroj.



Ĉi tiu estas la unua flughaveno konstruita en la provinco Gazao kaj povas, laŭ la mozambika prezidento, multe kontribui por akceli la ekonomian disvolvadon de tiu provinco. Nyusi vokis lokajn administrantojn igi la flughavenon finance daŭripova. "Ĝi rezultas de donaco de la ĉina registaro en la kunteksto de bonaj rilatoj inter la du landoj", deklaris la mozambika ŝtatestro, substrekante, ke la daŭripovo de la flughaveno ne estos garantiita nur per turismo. Nyusi aldonis, ke la malfermo de ĉi tiu flughaveno pli ligos Mozambikon al la mondo.


"Nuntempe, la rilatoj inter Ĉinio kaj Mozambiko estas en sia plej bona historia stadio, enirante novan epokon de ampleksa kaj rapida disvolviĝo", deklaris Wang Hejun, ambasadoro de Ĉinio en Mozambiko. "Ĝis hodiaŭ, ĉi tiu estis la sola provinca ĉefurbo sen flughaveno."




Wang Hejun aldonis, ke la ĉina registaro opinias, ke la konstruado de ĉi tiu infrastrukturo kongruas kun la ĉina principo doni prioritaton al la popolo. "Ĉi tiu flughaveno rezultas de unu el multaj programoj pri kunlaboro kadre de infrastrukturo inter Ĉinio kaj Mozambiko", emfazis Wang.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: ĈRI




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments