El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekspozicio de Cai Guoqiang en Pudong-a Arta Muzeo

| 2021-11-30
Bookmark and Share

Cai Guoqiang estas ĉina artisto konata pro sia tekniko pentri per pulvo, kvankam li ankaŭ uzas aliajn teknikojn. Naskiĝinta en 1957, Cai loĝis eksterlande 30 jarojn, dum kiuj li lernis multajn kulturojn de la mondo, inkluzive de tiuj de antikveco, kaj aldonis elementojn de historio de monda arto en sia propra verkaro, kune kun la elementoj de la tradicia ĉina arto. Liaj verkoj nuntempe troviĝas en prestiĝaj artmuzeoj de la mondo, kaj liaj ekspozicioj eksterlande kaptis grandan atenton. Pasintjare, okaze de la 600-jariĝo de la Imperiestra Palaco de Pekino, li kreis specialan artaĵon omaĝe al ĝi, kiu estis eksponata en Pekino dum longa tempo kaj nun estas en Ŝanhajo kune kun aliaj verkoj de la artisto, eksponataj en Pudong-a Arta Muzeo.


Dormpaŝado en la Imperiestra Palaco, omaĝe al la 600-jariĝo de la Imperiestra Palaco. La koloraj makuloj estas faritaj de eksplodo de pulvo kaj simbolas artfajraĵojn.


Inspirita de fama pentraĵo de Qing-dinastio, Cai faris tiun ĉi omaĝe al la Pekinaj Vintraj Olimpikoj.


Pentraĵo kreita per kandelfajro


Homoj vizitas la ekspozicion de Cai Guoqiang en Pudong-a Arta Muzeo.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments