La loko de la Unua Nacia Kongreso de KPĈ

| 2021-11-29
Bookmark and Share

Ĉi-jare Ĉinio festas la 100-jariĝon de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj mi havis valoran oportunon ekskursi tra la provinco Jiangxi, kie mi multe lernis la historion de KPĈ en ŝlosila periodo de ĝia historio kaj vizitis la sidejojn de gravaj kongresoj en Jinggangshan kaj Ruijin. Sed ankoraŭ mankis al mi la sperton viziti la lokon de la Unua Nacia Kongreso, okazinta en Ŝanhajo en 1921, kiam KPĈ estis fondita.


Enirejo de la Memorhalo de KPĈ


Por tio mi kaptis ŝancon aperintan en la 10-a de novembro, kaj iris kune kun mia brazila amiko Renato Peneluppi, kiu tre interesiĝas pri la historio de KPĈ, kaj du esperantistoj, s-ro Wang Minhao, honora prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio (ŜEA), kaj Zhang Han, ĝenerala sekretario de ŜEA. S-ro Wang bonege aranĝis la viziton por ni kaj eĉ petis sian amikon kiu laboras en tiu loko akompani nin.


Unue ni vizitis la Memorhalon de KPĈ, kiu estis inaŭgurita ĉi-jare feste al la centjariĝo, en konstruaĵo najbara al la loko de la Unua Nacia Kongreso de KPĈ. Tie akompanis nin aminda volontulino nomita Zhang Can, kiu gvidis nin tra la memorhalo kaj diskonigis al ni multajn interesajn informojn. Fine de la vizito, dum babilado kun ŝi mi malkovris, ke ŝi estas el Jiangxi-provinco kaj elkreskis proksime al Jinggangshan!


Statuo de la 13 kongresanoj antaŭ la kongresejo


La memorhalo kovras la historion de Ĉinio de la periodo antaŭ la fondiĝo de KPĈ ĝis la nuno, konservas multajn dokumentojn kaj objektojn rilatajn al KPĈ-historio kaj uzas plurmediajn rimedojn por prezenti historion al ni. Mi denove estis impresita de la zorgo de ĉinoj pri sia historio, ĉar en Brazilo granda parto de la popolo ne interesiĝas pri tiu temo, sekve ne lernas de la pasinteco. Lerni de historio kaj heredigi ĝin al ontaj generacioj estas ekzemplo de ĉina saĝeco.


Alia grava leciono estas neniun postlasi. En la memorhalo oni povas atesti la zorgon montri al la ontaj generacioj kiuj estis tiuj homoj, kiuj partoprenis en la historio de KPĈ, la nomoj estas tie, oni prezentas detalojn pri diversaj komunistaj grupoj aperintaj en Ĉinio, la nomojn de ĝiaj membroj kaj eĉ etan biografion de ĉiu membro. En alia eksponaĵo estas tuŝekrano kiu permesas al vizitanto kontroli fotojn kaj informojn pri multego da partianoj, eĉ de tiuj kiuj ne ludis gvidan rolon, ĉar ĉiu el tiuj homoj donis sian kontribuon kaj meritas esti omaĝata kaj ricevi dankojn de ontaj generacioj.


Iloj eksponataj en la memorhalo. Ili apartenis al Li Bai, martiro de la milito por liberigo de Ĉinio, kaj estis uzataj por funkciigi radiostacion.


Cetere pri tiu temo mi havas interesan rakonton. Zhang Can diris, ke nepino de Wang Jinmei, reprezentanto de la urbo Jinan en la Unua Nacia Kongreso de KPĈ, vizitis la memorhalon kaj lasis mesaĝon post la fino de vizito (tie estas tablo kun paperetoj, sur kiuj vizitantoj povas skribi mesaĝojn). Ŝia mesaĝo kaptis atenton de la memorhalaj fakuloj, kiuj ŝin vizitis kaj intervjuis, kolektinte multajn rakontojn de ŝi pri la avo.


Mi ankaŭ rimarkis, ke la memorhalon vizitas multaj homoj, de infanoj ĝis maljunuloj, kaj ĉiuj esprimas grandan respekton por tiuj pioniroj kiuj sukcesis meti Ĉinion en vojo de prospero. Ĉinoj ne forgesas la humiligojn suferitajn de la lando en la epokoj de Qing-dinastio (1616-1911) kaj la Respubliko de Ĉinio (1912-1949), kaj nuntempe povas denove fieri pri sia lando.


Ĉambro de simpla domo en la franca koncesio funkciis kiel sidejo de la kongreso


Post la vizito al la memorhalo, ni iris al la domo kie okazis la Unua Nacia Kongreso de KPĈ, sed la vico estis longa kaj ni elektis unue tagmanĝi. Amiko de s-ro Wang Minhao aranĝis por ni tagmanĝon en la apuda domo, kie antaŭe funkciis eta memorhalo antaŭ ol la inaŭguro de la nuna, multe pli granda. Tie ni estis fotitaj ĉe la loko kie prezidanto Xi Jinping kaj kelkaj aliaj membroj de la Centra Komitato de KPĈ ĵuris. Ni sidiĝis ĉe tablo de kunvenĉambro por manĝi, kaj tuj rimarkis ke la emblemo de la memorhalo estis stampita sur la papertuk-skatoloj kaj akvoboteloj disponeblaj tie. Ĉinoj bone zorgas pri la detaloj!


Post manĝo, ni iris al la loko de la kongreso kaj estis preskaŭ neniu vizitanto tie en tiu momento, ĉar estis tagmanĝa horo kaj ĉinoj kutimas dormeti post manĝo. La vizito estis tre agrabla kaj s-ro Wang Minhao klarigis, ke tiu domo, en la franca koncesio de Ŝanhajo, estis loĝejo de partiano, kiu cedis sian domon por la kongreso. La kongreso okazis de la 23-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 1921, sed en la 30-a de julio, post ĉikano de la polico de la franca koncesio, la delegitoj interkonsentis daŭrigi la kongreson en alia loko, tiel ke la lastaj tagoj de la kongreso okazis sur la Suda Lago de Jiaxing, sur turisma boato luita de la kongresanoj.


Antikva ekzemplero de La Komunista Manifesto, eldonita de la Ĉina Esperanto-Ligo en 1923


Starante apud la tablo, en tiu ĉambreto kie okazis la kongreso, mi pensis pri la 13 reprezentantoj kiuj tie ĉeestis por kongreso antaŭ jarcento. Nun, post jarcento, KPĈ estas la plej granda politika partio en la mondo. Estas admirinda la kresko de la partio dum tiu ĉi jarcento kaj la granda progreso de Ĉinio sub ĝia gvido. Elirinte la domon, mi decidis rigardi ekspozicion de antikvaj libroj, kiu troviĝas antaŭ la kongresejo, kaj tie trovis ekzempleron de La Komunista Manifesto, publikigita de la Ĉina Esperanto-Ligo!


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments