El Popola Ĉinio>头条新闻>

Speciala agrikulturo de Shaanxi prosperas

| 2021-11-25
Bookmark and Share


Inter la 22-a kaj la 26-a de oktobro okazis en Yangling-distrikto de Xianyang-urbo, Shaanxi-provinco, la 28-a Ĉina Yangling-a Agrikultura Altteknologia Foiro. En ĝi partoprenis multaj teknologiaj firmaoj. Tie oni aranĝis zonon pri vilaĝa prospero, kaj estis eksponataj la fruktoj de vilaĝa prosperigo en la tuta provinco kaj tiuj de agrikulturaj teknikoj. Industrio estas grava punkto por prosperigi vilaĝojn, kaj por disvolvi industrion oni devas rapidigi teknikan progreson en agrikulturo.


Ja tio koncernas al atentokapta speciala eksponado de la kreiv-motora platformo Qinchuangyuan en la ekspozicio. Krom la bildtabuloj kaj realaj eksponaĵoj, montriĝis ankaǔ akcia sektoro de Qinchuangyuan. La eksponado ankaǔ prezentis ekzemplon de sciencesplora aplikado de agrikulturaj firmaoj de Shaanxi kiel diskonigo pri ĉi-flankaj laboroj de la provinco.



Nun Shaanxi estas fekundejo de moderna speciala agrikulturo. En la provinco troviĝas la monde plaj vasta plantejo de pomoj, la plej vasta aktinidia produktejo kaj plej granda bazo pri produktado de kaprolaktaĵoj... La verda ekonomio mem estas diskonigo de la laboroj de la provinco por konstruado de moderna agrikulturo.


Nun la provinco tenas al si la celon prosperigi vilaĝojn per altnivela disvolvado kaj efike konstruas specialan modernan agrikulturon por riĉigi kamparanojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments