El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua ĉina urbo hejtata sen karbona ellasado

| 2021-11-24
Bookmark and Share

Hejtata per nuklea energio, la urbo Haiyang de Shandong-provinco fariĝis la ĉine unua urbo hejtata sen karbona ellasado.


Hejtata per nuklea energio, la urbo Haiyang de Shandong-provinco funkcias kiel la unua ĉina urbo hejtata sen karbona ellasado.


La Ŝtata Investa Kompanio pri Energio de Ĉinio anoncis en la 19-a de novembro, ke ĝia komerca hejtad-projekto, je 4.5 milionoj da kvadrataj metroj, ekfunkciis 6 tagoj pli frue ol la difinita dato. Profitas de la projekto 200 mil loĝantoj en la urbo. Pro tio, la urbo fariĝis la unua ĉina urbo hejtata sen karbona ellasado. Krome, loĝantoj ŝparas la hejtad-pagon je unu juano (ĉirkaŭ 0.16 usonaj dolaroj) po kvadrata metro da hejtado.


Post la ekfunkcio de la projekto, la generatorgrupo kun la numero unu de haiyang-a atomcentralo fariĝis la monde plej granda generatorgrupo, kiu egalas al 12 karb-bruligitaj kaldronoj. Por ĉiu hejtad-sezono, ĝi ŝparas 100 mil tunojn da karbo kaj reduktas la ellasadon de karbona dioksido je 180 mil tunoj, kio egalas al plantado de arboj sur la areo de 10 kvadrataj kilometroj. Samtempe, ĝi reduktas ellasadon de varmo, kio plibonigas la aeran kaj oceanan medion dum hejtad-sezono.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments