El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

Volontulo belige ŝminkas kamparaninojn

| 2021-11-24
Bookmark and Share

En 1988, Zhou Wenjuan naskiĝis en la vilaĝo Chaoyang en la provinco Hunan. En 2007 ŝi iris al Pekino por studi ŝminkadon pro amo al beleco. Post studado, ŝi revenis al sia hejmloko en 2012 kaj ekokupiĝis pri ŝmink-rilata laboro.


En la Printempa Festo de la pasinta jaro, pro la epidemio de KOVIM-19, Zhou ne povis daŭrigi sian laboron, ŝi do provizis senpagan ŝminkadon al la virinoj en sia vilaĝo, filmante la tutan procezon. Baldaŭ, la filmetoj populariĝis en sociaj retejoj. Post tio, multaj gejunuloj kontaktis Zhou, esperante, ke ŝi povos helpi iliajn patrinojn uzi ŝminkaĵojn por la unua fojo. Ĝis nun, Zhou senpage ŝminkis pli ol 50 kamparaninojn en la vilaĝo.


La 17-an de novembro, Zhou Wenjuan (maldekstre) surhavigis belan veston al kamparanino. (Fotis Xue Yuge, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.)

La 17-an de novembro, Zhou Wenjuan ŝminkis kamparaninon. (Fotis Xue Yuge, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua.)

"Multaj kamparaninoj laboras por siaj familioj dum la tuta vivo kaj malmulte zorgas pri si mem. Mi esperas, ke mi helpos ilin trovi sian belecon," diris Zhou.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments