El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Ŝanhaja Esperanto-Asocio okazigis forumon pri KPĈ kaj Esperanto-movado en Ĉinio

| 2021-11-23
Bookmark and Share

La 20-an de novembro la Ŝanhaja Esperanto-Asocio (ŜEA) okazigis forumon kun la temo "KPĈ kaj Esperanto-movado en Ĉinio" en la Ŝanhaja Universitato de Internaciaj Studoj. Pli ol 30 homoj partoprenis la forumon.


La forumon prezidis Zhang Han, ĝenerala sekretario de ŜEA. Wu Zongyong el la Ŝanhaja Federacio de Soci-Sciencaj Asocioj ĉeestis kaj faris paroladon. Zhou Tianhao, prezidanto de ŜEA, faris aranĝojn por la estonta laboro de la asocio.



Wang Minhao, honora prezidanto de la asocio, parolis pri KPĈ kaj la ĉina Esperanto-movado. Zheng Yu, direktoro de la asocio, faris paroladon pri Hujucz (Hu Yuzhi, 1896-1986, iniciato de la ĉina Esperanto-movado) kaj internacia proleta Esperanto-movado. Irana esperantisto Said faris paroladon pri la irana literatura verko Nigra Fiŝeto.


Raportis Shen Xiaoxi kaj Zhou Tianhao

Fotoj de Shen Xiaoxi

Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments